Graz: 14 diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj aljuĝitaj
En la Solena Fermo de la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz estis anoncita la disdono de naŭ diplomoj pri Elstara Agado kaj kvin diplomoj pri Elstara Arta Agado por la jaro 2026. La Diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj estas aljuĝataj de la Estraro de Universala Esperanto-Asocio ekde 2007.
Elstara Agado
Tianjin-a Esperanto-Asocio – TEA (Ĉinio) pro la elstara kaj multflanka agado por interkultura komunikado pere de Esperanto, aparte per la projekto Teo, Amo kaj la Mondo, prezentita jam 30-foje en 14 urboj de 10 landoj; la multlingva kaj multmedia Muzeo de Ŝengŝjaŭ; la forumoj pri rakontado de Ĉinio kaj disvastigo de la ĉina kulturo; kaj la kunlaboro kun la Tianjin-a Universitato de Scienco kaj Teknologio, kie en 2025 fondiĝis nova Esperanto-klubo.
Esperanta Ambasadejo de Poŭzalegro (Brazilo) pro la noviga kaj konstanta enkonduko de Esperanto en la ĉiutagan urban vivon per kunlaboro kun publikaj institucioj kaj lokaj komunumoj. Ĝi instalis centojn da dulingvaj aŭ trilingvaj informŝildoj en stratoj, lernejoj, kulturaj kaj sportaj institucioj, flughaveno, busstacidomo kaj aliaj publikaj spacoj; produktis kaj disdonis 2 500 infanlibrojn kun Esperanto-temo; kaj kreis publikan bibliotekan sekcion, sportajn, edukajn kaj informajn projektojn, inkluzive de dokumentfilmo, kiuj igas Esperanton videbla por la ĝenerala publiko en la urbo kaj rete.
Walter Klag (Aŭstrio) pro la persista kaj rezultodona informado kaj instruado pri Esperanto en Vieno. Ekde 2014 li organizas regulajn unuhorajn kursojn por tutkomencantoj, vaste reklamatajn ĉe universitatoj kaj en publikaj lokoj; ilin jam partoprenis centoj da homoj, plejparte junuloj. En 2024 kaj 2025 li ankaŭ prezentis Esperanton en la Universitato de Vieno al pli ol 460 ĉeestaj kaj retaj aŭskultantoj. Li krome aktivas kiel ĵurnalisto, eldonisto de “La Bulteneto” kaj fakdelegito de UEA pri numismatiko, kaj dum jardekoj kontribuis al publika videbligo de Esperanto, interalie per iniciatoj pri Esperanto-poŝtstampoj kaj per laboroj pri aŭstra Esperanto-filatelo. Li interalie verkis “Esperanto – Wie ich es sehe”, “Sat.iroj el Aŭ.strio” kaj la novelon “Hospitalo sepetaĝa”.
Herbert Mayer (Aŭstrio) pro la eksterordinare grava laboro por konservi, profesiigi kaj publike disponigi la kulturan kaj dokumentan heredaĵon de Esperanto. Li gvidis la Internacian Esperanto-Muzeon inter 1985 kaj 2013 kaj atingis en 1990 la oficialan starigon de la Kolekto por Planlingvoj kiel memstara kolekto de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
Ewald Schick kaj Martin Gritsch (Aŭstrio) pro plenumo de la sukcesa kandidatiĝo por agnoski Esperanto en Aŭstrio kiel Nematerian Kulturan Heredaĵon. Kadre de la preparoj por la 111-a UK ili mobilizis la aŭstran Esperanto-komunumon, kolektis ampleksan dokumentaron, sciencajn subtenojn kaj dekojn da deklaroj de institucioj kaj individuoj: dum la kandidatiĝo estis kolektitaj 74 konsentaj/subtenaj deklaroj, interalie de la urbestrino de Graz, la ĝenerala direktorino de la Aŭstria Nacia Biblioteko kaj la direktoro de la Esperanto-Muzeo. En 2026 la Aŭstria Komisiono por Unesko oficiale enskribis la Esperanto-kulturon en Aŭstrio en la nacian liston de Nemateria Kultura Heredaĵo, tiel donante gravan publikan kaj kulturan agnoskon al pli ol 120 jaroj da Esperanto-tradicio en la lando.
Ranja Zafinifotsy (Madagaskaro) pro la eksterordinare vigla organizado kaj instruado de Esperanto en Madagaskaro. Ŝi refondis la Malagasan Esperanto-Junularan Asocion, aktivas en la Afrika Komisiono de UEA, instruas Esperanton en sia lernejo kaj formis novan generacion de lernantoj kaj instruantoj. En 2025 ŝi ĉeforganizis du sukcesajn Malagasajn Esperanto-Seminariojn kaj aperigis kvin librojn en Esperanto. Ŝia sindediĉo kaj dinamika agado estis internacie agnoskitaj per la titolo Esperantisto de la Jaro 2025.
Norma Cescotti Covelli (Italio) pro sia eksterordinare longdaŭra kaj sindona instruagado por Esperanto kadre de Trenta Esperanto-Asocio kaj memstare, kaj en Trento kaj rete. Nuntempe centjaraĝa, ŝi plu aktive gvidas retajn kursojn kaj senlace transdonas la lingvon kaj ĝiajn idealojn al novaj generacioj, tiel donante maloftan ekzemplon de dumviva servo al edukado kaj al la Esperanto-komunumo.
Agnar Fitjar (Norvegio) pro la longdaŭra kaj fidela agado por Esperanto en Norvegio, interalie kiel unu el la ĉefaj organizantoj de la loka movado, iniciatinto de kursoj por novaj esperantistoj, ano de la Loka Kongresa Komitato de la 76a Universala Kongreso en Bergeno (1991), kaj pro lia multjara servo al UEA kiel ĉefdelegito kaj peranto.
Przemysław “Pŝemek” Wierzbowski (Pollando, je lia memoro) pro sia elstara organiza kaj kultura agado en Bjalistoko, la naskiĝurbo de L. L. Zamenhof. Kiel multjara prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo li laboris por konservi la lokan Esperantan heredaĵon, estis LKK-ano de la 94-a UK en 2009 kaj ĉefa organizanto de la virtuala SAT-Kongreso en 2021. En 2024 la urbo Bjalistoko distingis lin per la medalo Urbi Meritus pro lia kontribuo al la loka identeco.
Elstara Arta Agado
Ankie van der Meer kaj Nanne Kalma – Kajto (Nederlando) pro ilia elstara kaj longdaŭra kontribuo al la muzika kaj literatura kulturo en Esperanto. Ekde la fino de la 1980-aj jaroj ili popularigas Esperanton per vigla popolmuziko, maristaj kantoj, kanonoj kaj originalaj komponaĵoj, kun vasta internacia koncertagado kaj pluraj albumoj. Post la origina kvaropa periodo ili daŭrigis kiel duopo Kajto, konservante kaj renovigante unu el la plej konataj repertuaroj de Esperanta muziko. Ilia laboro, jam distingita per la FAME-kulturpremio en 2004, dum jardekoj kontribuis al la kultura prestiĝo, komunuma kantado kaj internacia videbleco de Esperanto.
Alekso Miller (Usono) pro sia rimarkinda laboro en la kampo de la Esperanta video-arto, per kiu li malfermas novajn vojojn por informado, instruado kaj kultura kreado en Esperanto. Inter liaj ĉefaj realigoj estas la jutuba kanalo “Exploring Esperanto”, kun centoj da videoj, la internacia Usona Bona Film-Festivalo kaj la profesinivela filmigo de la teatraĵo “1910”. Per trejnado, konsilado kaj praktika subteno li ankaŭ helpis kreskigi novan generacion de filmkreantoj en Esperanto, pro kio li ankaŭ meritis la Premion Maertens en 2026.
Carlos Alfredo Aragón Guerrero (Kolombio/Brazilo) pro lia longdaŭra kontribuo al muzika kulturo en Esperanto per komponado, tradukado, verkado kaj instruado, aparte pro la eldono de “Muzika Terminaro”, la kreado de originalaj muzikverkoj en Esperanto, la esperantigo de sennombraj brazilaj kaj alilandaj kantoj kaj la malavara donaco al UEA de sia ampleksa muzika heredaĵo, kun plrudeko da partituroj kaj muzikaj materialoj por la estontaj generacioj.
Herbert Mayer (Aŭstrio) pro sia granda kontribuo al la originala Esperanto-literaturo kaj eldonado. Kiel fondinto de la eldonejo Pro Esperanto kaj respondeculo pri la eldona fako de la Internacia Esperanto-Muzeo, li eldonis pli ol 70 librojn, ĉefe kun literaturo originale verkita en Esperanto, kaj aŭtoris plurajn Esperanto-lernilojn por germanlingvanoj.
Przemysław “Pŝemek” Wierzbowski (Pollando, je lia memoro) pro sia elstara traduka, eldona kaj libroarta laboro. Li profesie fasonis multajn librojn eldonitajn en Bjalistoko, tradukis en Esperanton la klasikan sciencfikcian romanon “Solaris” de Stanisław Lem kaj la bildstrion “Cerba fetiĉo” kaj verkis la lingvan konsultlibron “Konfuziloj”. Lia laboro kunigis altkvalitan tradukadon, lingvan zorgemon kaj profesian librokreadon.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1320.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Graz: 14 diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj aljuĝitaj appeared first on La Ondo de Esperanto.



