La gajnintoj de la 5a Interkultura Novelo-Konkurso
Kadre de la Interkultura Novelo-Konkurso estis ricevitaj 2247 konkursantaj noveloj de aŭtoroj el Norda kaj Suda Amerikoj, Eŭropo, Afriko kaj Azio. Tiuj noveloj estis originale verkitaj en Esperanto sed ankaŭ en la angla, ĉeĥa, franca, germana, hispana, hungara, itala, kataluna, latina, makedona, persa, portugala, rusa, serba, turka kaj ukraina.
La 2an de aŭgusto, dum la 111a Universala Kongreso de Esperanto en Graco, Aŭstrio, estis anoncitaj la gajnintoj de la kvina eldono de INK kun la temo “La detalo kiu ŝanĝas ĉion”. Jen la premiitoj:
Sperta kategorio
1. Diana Fedorovici (Диана Федорович) – Moldavio
Ĉu vi ŝatas zamon? (Вы любите заму?)
Premio: 1000 €
2. Davide Bacchilega – Italio
Oniksaj okuloj (Occhi d’onice)
Premio: 800 €
3. Yurii Vetkin (Юрій Вєткін) – Ukrainio
Verda koloro de mia amo… (Зелений колір мого кохання…)
Premio: 600 €
4. Marc Spaccesi – Francio
Mia patrino (Ma mère)
Premio: 400 €
5. Sten Johansson – Svedio
Jam familiano
Premio: 200 €
Komencanta kategorio
1. Valeriia Tahamlyk (Валерия Тагамлык) – Ukrainio
Donaco el la ĉielo (Подарок с неба)
Premio: 500 €
2. Yana Yabluko (Яна Яблуко) – Ukrainio
Senracia turno (Безглуздий поворот)
Premio: 400 €
4. Gelia Alekseeva (Гелия Алексеева) – Ukrainio
Nesto ĉe la akvofalo (Гнездо у водопада)
Premio: 200 €
5. Mary Beth (Мэри Бет) – Kazaĥio
Piedo de la sorto (Лапа судьбы)
Premio: 100 €
Honora mencio de la ĵurio al la plej bona juna verkisto
Antonio Lariccia – Italio
Pro unu komo (Per una virgola)
Premio: 50 €
Honora mencio de la organizantoj de la konkurso
Daniele Montano – Italio
La viro sur la ĉaro (L’uomo sul carro)
Premio: 50 €
Fonto: https://bobelarto.ink/ink-5/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La gajnintoj de la 5a Interkultura Novelo-Konkurso appeared first on La Ondo de Esperanto.



