Lastaj informoj pri la 111a UK en Graz
Jam ĉi-semajne komenciĝos la 111a Universala Kongreso de Esperanto en Graz! Dum la kongresa semajno nin atendos sunoplenaj tagoj kun pli ol 30-gradaj temperaturoj, do vi certe estos varme bonvenigita en la kongresa urbo! Sed ne timu, en nia kongresejo estas klimatiziloj!
Ĉi-sube vi trovos plurajn utilajn informojn.
Alveno
La ĉi-jara kongresejo estas kongrescentro Congress Graz:
Congress Graz
Sparkassenplatz 1-3
8010 Graz
Aŭstrio
Informojn pri la alvenebloj vi trovos tuj komence de la Dua Bulteno.
La akceptejo funkcios sabate la 1an de aŭgusto ekde 11:00 ĝis 20:00. En la akceptejo bezonatos prezenti vian identigilon (pasporton aŭ ID-karton), kaj koni vian Kongresan numeron.
Se vi alvenas pli malfrue, vi povos ricevi vian nomŝildon la sekvan tagon ekde la 9:15 por sukcesi partopreni en la Solena Inaŭguro.
Ne forgesu aliĝi al la telegrama grupo de UK ĉe uk.telegramo.org! Tie ni sciigos, se ni sukcesos malfermi la akceptejon jam pli frue. Krome, tie vi povas trovi kunvojaĝantojn, kiuj alvenas samtempe kun vi sed ankaŭ aktualigojn pri la programo de la kongreso aŭ aliajn konsilojn.
Publika transporto
La tramoj estas senpagaj en la malnova urbo, t. e. inter la haltejoj Jakominiplatz, Hauptplatz/Congress (ĉefplaco, nia kongresejo) kaj ĉiuj apudaj haltejoj (Südtiroler Platz, Kaiser-Josef-Platz, Andreas-Hofer-Platz/Joanneumsviertel, Schlossbergplatz, Finanzamt, Dietrichsteinplatz).
Ĉiuj haltejoj en la senpaga areo estas markitaj per la glumarko “Altstadtbim” (“Malnovurba Tramo”). Por veturi inter la indikitaj haltejoj ne bezonatas aĉeti bileton.
Atentu: nur tramoj estas senpagaj, por la busoj necesas pagi.
Manĝoj
En la kongresejo troviĝas malgranda kafejo, kie vi povos aĉeti manĝetaĵojn kaj trinkaĵojn. Nia kongresejo estas rekte en la urbocentro, pro tio estas tre multaj lokoj por manĝi proksime.
Pluraj restoracioj donos al vi rabaton, se vi prezentos vian nomŝildon!
Ni listigis ilin en la sekcio “Partneraj restoracioj kaj kafejoj” de nia kongresa mapo.
Komuna fotaro
Jam ekzistas la komuna Google-albumo de la ĉi-jara UK! Vi estas bonvena kundividi viajn fotojn ĉi tie dum kaj post la kongreso: mallonge.net/uk-fotoj2026.
Post la evento venos ankaŭ la oficialaj fotoj de nia fotisto.
Programo
La programon vi trovos ĉe uk.esperanto.net/2026/programo.
Tie vi povas filtri programerojn laŭ titolo, preleganto aŭ tipo de la programero, kaj aldoni “ŝaton” por poste videbligi nur tiujn programerojn, kiujn vi “ŝatis”. Atentu: la ŝatoj konserviĝas nur en via retumilo, do se vi uzos alian retumilon aŭ aparaton, bezonatos elekti la programerojn denove.
Kongresa libro
Ankaŭ la Kongresan libron vi trovos en la retejo ĉe uk.esperanto.net/2026/kongresalibro!
Tie estas detalaj informoj pri la urbo, kongresejo, programo kaj pli.
Surloke ĉiu kongresano ricevos ankaŭ presitan ekzempleron, en kiu vi trovos ankaŭ la horaron.
Lastaj lokoj en ekskursoj
En kelkaj dumkongresaj ekskursoj ankoraŭ restas lastaj liberaj lokoj! Por mendi ekskursojn, bv. uzi vian personan ligilon: uk.esperanto.net/2026/mendilo/.
Bonvolu atenti tuj sendi la pagkonfirmon, por ke ni povu plenumi vian mendon.
Per la sama ligilo vi povas ankaŭ kontroli vian ĝisnunan mendon.
Por ĉiuj ekskursoj ni rekomendas surhavi komfortajn ŝuojn kaj kunporti sun- kaj pluvprotektilojn!
Restu ĝisdata
Ne hezitu kontakti nin ĉe kongresoj@co.uea.org, se vi havas ajnajn demandojn pri la Universala Kongreso, kaj sekvu nin en Telegram, Facebook kaj Instagram por pliaj novaĵoj.
Kongresa Fako de UEA
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Lastaj informoj pri la 111a UK en Graz appeared first on La Ondo de Esperanto.



