PMA

Esperanto-Tago: Antaŭ 139 jaroj aperis la Unua Libro

139

Antaŭ 139 jaroj, la 26an de julio 1887 (la 14an de julio, laŭ la Julia kalendaro) en Varsovio aperis broŝuro titolita “Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj)” [Международный языкъ. Предисловiе и полный учебникъ (por Rusoj], konata nun kiel la Unua Libro. Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”.

Ĉi tiu dato, la 26a de julio, estas ĉiujare festata kiel la naskiĝtago de Esperanto, aŭ Esperanto-Tago.

La redakcio de “La Ondo de Esperanto” gratulas ĉiujn esperantistojn kaj amikojn de Esperanto okaze de la morgaŭa festo kaj proponas (re)legi la artikolon de la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov pri la Unua Libro https://sezonoj.ru/2020/07/unua/

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/07/zamenhof-39/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Esperanto-Tago: Antaŭ 139 jaroj aperis la Unua Libro appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta