Partoprenu la konkurson “Vikio amas ZEO-jn”
UEA sponsoras la konkurson “Vikio amas ZEO-jn”. Zamenhof/Esperanto-Objektoj (mallonge ZEO-j) estas tiuj lokoj, stratoj, monumentoj aŭ aliaj objektoj nomitaj laŭ D-ro L. L. Zamenhof, la helplingvo Esperanto aŭ la komunumo de Esperanto-parolantoj. ZEO-j povas esti gravaj por la Esperanto-komunumo, ĉar ili videbligas la lingvon al la ekstera publiko kaj povas taŭgi kiel marko de oficiala rekono. Sed ili ankaŭ efikas interne, ĉar ili povas krei sencon de identeco inter la parolantoj. Multaj esperantistoj ja ŝatas viziti la konatajn ZEO-jn aŭ fotiĝi apud statuo de D-ro Zamenhof, do iamaniere trovi “fizikan Esperantujon”, kiu anstataŭu la mankon de oficiala teritorio.
En Vikipedio vi povas trovi diversajn listojn de ZEO-j, foje kun fotoj de la strato aŭ la monumento, sed ili ne estas kompletaj, kaj por multaj mankas aktualaj fotoj. Tial la asocio Vikimedio Esperanto (VMEO), Faka Asocio kunlaboranta kun UEA, aganta en la sino de Vikimedio (fondaĵo ligita al Vikipedio kaj ampleksanta aliajn projektojn), organizis la konkurson “Vikio amas ZEO-jn” por instigi la alŝuton de fotoj al ties komunejo, kun premiado de la plej bonaj. La konkurso disvolviĝas dum la tuta monato julio 2026, dum kiu ni festas la Tagon de Esperanto. La reguloj, konsiloj kaj premioj troviĝas en la jena ligilo: https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2026/eo.
Inter la subtenantaj organizaĵoj troviĝas UEA, kiu disdonos premiojn al la plej bonaj fotoj laŭ kontinentoj. Ankaŭ la Fondaĵo Esperanto de Hispanio premios fotojn de ZEO-j en hispanlingvaj landoj. Pliaj premioj de aliaj organizaĵoj estas ankoraŭ tre bonvenaj.
La konkurso estas malfermita ankaŭ al neesperantistoj kaj pro tio la reguloj aperas nun en pluraj lingvoj. Oni bonvenigas helpon por kreskigi la nombron de la lingvoj, kaj estas petate, ke volontuloj kontaktu la organizantojn tra la Komisiono de UEA por ZEO-j per zeoj@uea.org.
UEA invitas ĉiujn parolantojn de Esperanto, kaj ankaŭ neesperantistajn amikojn, partopreni en la konkurso, alŝutante fotojn, aparte se ne ekzistas aliaj pri la sama ZEO. UEA same kuraĝigas volontulojn uzi la okazon por aktualigi kaj plibonigi la listojn pri ZEO-j en la tuta mondo kaj por disvastigi la ZEO-jn ene de nia movado kaj ekster ĝi.
La konkurso “Vikio Amas ZEO-jn” kongruas kun la strategio AKIRI de UEA, aparte kun la kampo Kunlaborado, per la subkampoj Reta agado, Faka agado, ZEO-j kaj internacia kunlaboro. Se vi deziras subteni la laboron de UEA, membriĝu aŭ donacu per https://uea.org/alighoj/alighilo.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1311.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Partoprenu la konkurson “Vikio amas ZEO-jn” appeared first on La Ondo de Esperanto.



