PMA

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Espero, la 12a de julio

tago de esperoEn la jaro 2025, unuafoje, Unuiĝintaj Nacioj festis la 12-an de julio kiel Internacian Tagon de Espero. Tiu speciala tago estis establita por memorigi la mondan komunumon, ke Unuiĝintaj Nacioj estis fondita en la jaro 1945 en spirito de optimismo post la amasa detruo de la Dua Mondmilito, kaj kun espero, ke neniam plu la homaro permesu al si esti superita de tia malamikeco kaj krueleco kaj homa suferado. Tiu fervora kredo je paco motivis la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj de la jaro 1945 kaj enkorpiĝis en la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj (1948).

En sia Statuto, Universala Esperanto-Asocio deklaras respekton de homaj rajtoj necesa kondiĉo por la Asocia laboro. La Internacia Lingvo Esperanto portas eĉ en sia propra nomo la ideon de espero. Ludoviko Zamenhof, la fondinto de la lingvo, nomis sin “Esper-anto” (homo kiu esperas) kaj plulaboris por inspiri parolkomunumon kiu hodiaŭ havas anojn en la plejparto de la mondo. La komunumo laboras por disvastigi reciprokan komprenon bazitan je samrajteco, instigi komunuman engaĝiĝon por la komuna bono, kaj krei kulturon de paco en mondo ĉiam pli sieĝata de malamikeco kaj miskompreno.

En tiu ĉi epoko de necerteco, ni instigas ĉiujn homojn de bona volo, kaj precipe la Esperanto-komunumon, unuiĝi ĉirkaŭ dialogado, komunuma agado, kaj engaĝiĝo kun la mondo, en espero kaj agado por pli bona, pli paca kaj pli komprenema monda komunumo.

[Ĉi tiu mesaĝo estas sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. La mesaĝo disponeblas en la angla, franca kaj hispana> en la retejo https://esperantoporun.org. Same la afiŝo disponeblas, krom Esperante, angle, france kaj hispane. Dankon!]

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1309.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Espero, la 12a de julio appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta