• PMA

    Forpasis Probal Dasgupta

    En la aĝo de 72 jaroj en Kolkato, Barato, subite forpasis Probal Dasgupta, prezidanto de la Akademio de Esperanto, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la jaroj 2007–2013. Pri tio informis la familio en Facebook. Probal Dasgupta en 2008. Foto: Ziko, CC BY-SA 3.0 Probal Dasgupta (1953–2026) estis profesia lingvisto, doktoriĝis en Novjorko kaj instruis en pluraj universitatoj en diversaj landoj. Li estis la sola infano de du universitataj instruistoj. En 1983 li edziĝis al Malasree Sircar kaj en 1990 naskiĝis ilia filo Abir. Esperanton li lernis en 1967, en la aĝo de 14 jaroj. En la sekva jaro li aliĝis al Hinda Instituto de Esperanto kaj al UEA. Li instruis…