réquiem para uma mangueira
Cortaram aqui perto uma mangueira
centenária.
O motivo foi que a árvore
derramava muitos frutos ao chão, e folhas. Assim fazia a velha mangueira, havia
cem anos, como fazem todas as mangueiras. Agora, sua generosidade passara a incomodar.
Frutos e folhas – estorvo. Mataram-na a
golpes de serra elétrica. Do alto de sua nobreza, ela não emitiu sequer um
gemido.
No local, planeja-se construir um
salão de festas. Gente costuma divertir-se com canto, dança, muita conversa e
muito barulho. Árvores são seres silenciosos e quietos. Sua festa é sol, e
vento, e chuva, e crianças que se lambuzam alegremente de frutas caídas.
Não tenho nada contra salões de
festas. Mas fico a imaginar como seria bonito e inspirador se se construísse,
no meio do planejado salão, uma pequena área envidraçada, onde se mantivesse a
velha mangueira, a se erguer acima do teto, em busca do céu. Lá em cima, uma
rede poderia recolher os teimosos frutos cadentes, por sobre o telhado. Um belo
enfeite para a gente festiva!
Uma mangueira pode viver até
trezentos anos. Qualquer dia eu levo um jovem pé de manga e o planto em algum
local remoto, longe de gente, aos cuidados dos pássaros.
Rekviemo por mangarbo
Centjara mangarbo estis
forhakita ĉi-proksime.
La kialo estis tio, ke la
arbo faligadis multajn fruktojn sur la grundon, kaj foliojn. Tion faris la
maljuna mangarbo, de cent jaroj, kiel faras ĉiuj mangarboj. Nun, ĝia malavareco
komencis ĝeni. Fruktoj kaj folioj – malkomforto. Ĝi estis mortigita per frapoj
de elektra segilo. El la alto de sia nobleco, ĝi sonigis nenian ĝemon.
Sur tiu loko oni planas
konstrui salonon por festoj. Homoj kutimas amuziĝi per kantoj, dancado, multe
da babilado kaj multe da bruado. Arboj estas silentaj, kvietaj estaĵoj. Ĝia
festo estas suno, vento, pluvo kaj infanoj, kiuj sin gaje malpurigas per la karno
de falintaj fruktoj.
Mi tute ne malaprobas
festosalonojn. Sed mi imagas, kiel bele kaj inspire estus, se oni aranĝus, meze
dela planata salono, etan spacon ĉirkaŭitan per vitraĵoj, kie povus resti la
maljuna mangarbo, kiu povus stariĝi super la plafonon, serĉe de la ĉielo. Tie
supre, ŝnurreto povus kolekti la obstinajn falantajn fruktojn, super la
tegmento. Bela ornamaĵo por festemaj homoj!
Mangarbo povas vivi ĝis
tricent jarojn. Iam estonte mi portos junan mangarbetaĵon kaj plantos ĝin en
fora loko, malproksime de homoj, sub la zorgado de birdoj.


