• PMA

    UEA respondis al afablaj demandoj

    La longe promesata Almanako estos lanĉita en la Virtuala Kongreso, oni eksciis en la UK jaŭde. Ĝin eblos aĉeti ankaŭ surpapere. UEA en la estonteco ne plu dependu nur de kotizoj kaj subvencioj de EU, laŭ planoj de la Estraro. Tial la asocio dungis oficiston kun respondeco trovi subvenciojn el aliaj mondopartoj kaj fontoj. La nova estraro de UEA kaj la ĝenerala direktoro respondis al demandoj de kongresanoj dum unu horo. Foto: István Ertl La sesio UEA Respondas okazis en granda ĉambro tute taŭge nomita Corsetti, forpasinta amiko de multaj ĉeestantoj kaj honora prezidanto de UEA. La kutimaj teknikaj koboldoj malice prokrastis la komencon je tri minutoj, en kiu tempospaco…

  • PMA

    Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2025

    Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 76-a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA. Gvidis la BK-ceremonion en la 110-a Universala Kongreso de Esperanto nov-elektita Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., surbaze de materialo preparita de la sekretario de la BK, Miguel Gutiérrez Adúriz. Konceptis la ceremonion la sekretario kaj la prezidanto de la BK, respektive Miguel Gutiérrez Adúriz kaj Miguel Fernández. BRANĈO POEZIO Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu. Partoprenis 39 verkoj de 21 aŭtoroj el 13 landoj (10 el Afriko, 2 el Ameriko, 2 el Azio, 25 el Eŭropo). La unua premio estas aljuĝita al “Al mia unua instruistino nun 90-jara…” de Benoît…