UEA
-
Biblioteko Hodler iros al Pollando
La estonteco de la biblioteka kolekto de UEA nun ŝajne estas sekurigita. La restanta parto de la kolekto de Biblioteko Hector Hodler estos transdonita al la Pola nacia biblioteko en Varsovio.
-
Kiu aĉetos la Centran Oficejon?
Universala Esperanto-Asocio havas tri grandajn defiojn en 2023. Ĉiuj estas ligitaj al la decido vendi la multjaran sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg 176. Ĉiuj restas nesolvitaj.
-
Pli da mono por nova retejo de UEA
UEA uzos pliajn 18 000 eŭrojn por la nova retejo dum la venonta jaro. Tion decidis la komitato en sia sabata reta kunveno, kiam estis aprobita la buĝeto por 2023. TEJO ne plu havas monon por pagi la laboron de la programisto.
-
UEA eksigis la ĉefdelegiton en Rusio
La Estraro de UEA decidis "provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio". Tio signifas, ke la nuna ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdas sian postenon. Ŝi estis forte kritikata pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio.
-
Osmo Buller: ”Tiu ĉi UEA ne plu estas mia UEA”
Osmo Buller, la multjara ĝenerala direktoro kaj dumviva membro de UEA, anoncis ke li monatŝanĝe forlasos la asocion. En intervjuo de Libera Folio li klarigas, kial li postulis eksigon de la ĉefdelegito de UEA en Rusio, kaj kion li nun sentas pri la asocio.
-
La komitato de UEA decidis decidi mem
Ne okazos ĝenerala voĉdonado pri la vendo de la Centra Oficejo de UEA. Tion decidis la komitato de UEA per 35 voĉoj kontraŭ 15. Nun la komitato baldaŭ mem decidos pri la planata vendo.
-
EU kunfinancas la novan retejon de UEA
En la nova jaro 2022 UEA ŝajne decidos pri la vendo de la Centra Oficejo, sed kompense eble ekhavos novan retejon en majo. Nun montriĝas, ke la laboro pri la retejo estas parte financata per administra subvencio de EU al TEJO.
-
Ĉu membroj decidu pri la vendo de la domo?
Eventuala decido pri la vendo de la Centra Oficejo de UEA estu aprobita de la membraro en ĝenerala voĉdonado. Tiu propono de Dietrich Weidmann ricevis subtenon de multaj komitatanoj de UEA, sed ankaŭ akran kritikon. Nun la komitato rete voĉdonas pri ĝi.