UEA

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  movado,  UEA

    Aŭstria televido vizitis la Universalan Kongreson

    La nomoj de sep novaj honoraj membroj de UEA estis anoncitaj en Graco. Krome du forpasintoj postmorte ricevis la titolon de honora membro, kaj Probal Dasgupta estis postmorte nomita honora prezidanto de UEA. Kleriga lundo proponis multajn interesajn prelegojn, kaj jam en dimanĉo la Universala Kongreso estis vaste diskonigita ankaŭ en la aŭstria televido.

  • UEA

    Novaj honoraj membroj kaj honora prezidanto de UEA elektitaj en Graz

    Laŭ la Regularo pri Honoraj Membroj, Honoraj Prezidantoj kaj Diplomo pri Elstara Agado la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA), surbaze de propono de la Estraro de UEA, povas aparte distingi esperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, per … Legi plu → The post Novaj honoraj membroj kaj honora prezidanto de UEA elektitaj en Graz appeared first on La Ondo de Esperanto.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  movado,  UEA

    UEA perdas la esperon pri Nederlando

    Nederlandaj profesiaj revizoroj, kiuj devis kontroli la kontojn de UEA, ricevis pagon sed ne finfaras sian laboron. Notario ne respondas telefonon. "Mi perdas la esperon pri Nederlando", resumis ĝenerala direktoro Martin Schäffer. Dume financaj kalkuloj de kvar kongresoj restas nefinitaj, eĉ sen la malhelpo de nederlandaj aŭtoritatoj.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  movado,  UEA

    UEA funkcios per volontuloj kaj laborgrupoj

    La komitato de UEA en Aruŝo dediĉis multe da tempo al diskuto pri la rekomendoj de la komitataj forumoj. Laŭ tiuj rekomendoj, granda parto de la laboro estu farata de volontuloj kaj laborgrupoj. Tiel oni intencas realigi ekzemple la longe atenditan Almanakon, kaj la funkciigon de la administra sistemo Akso. Fine la rekomendoj estis resenditaj al la estraro.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  movado,  UEA

    Vendi la domon de UEA ne estas urĝa afero

    Kvindeko da kongresanoj ĉeestis, kiam estraranoj de UEA respondis al demandoj. Kritikaj demandoj malmultis. Oni eksciis interalie, ke UEA uzis ĝis 80 000 eŭrojn por certigi la partoprenon de afrikanoj en la unua afrika UK. Pri la vendo de la domo la estraro respondis, ke kaze de neceso eblus rapide forigi la libroservon de tie.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  movado,  UEA

    Charters monologis pri la strategio de UEA

    La Centra Oficejo laboris bone siatempe, sed ne plu estas bezonata, ĉar eblas dungi homojn kie ajn en la mondo por labori por Esperanto. Tion klarigis prezidanto Duncan Charters dum sia prelego pri la strategia direkto de UEA dum la UK en Aruŝo. Diskuto ne okazis kaj malmultaj kongresanoj interesiĝis pri la prelego.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  movado,  UEA

    Kaosa inaŭguro kun multaj gravuloj

    En la ĉi-jara Universala Kongreso male ol kutime ne superregas la eŭropaj partoprenantoj. Krom afrikanoj estas multaj partoprenantoj el Azio, interalie granda ĉina grupo, kiu en dimanĉo okazigis ”ĉinan tagon”. En dimanĉo kompreneble okazis ankaŭ la solena inaŭguro, kun ĉeesto de multaj gravuloj.