PMA
Temoj rilataj al Programo Mia Amiko
-
TEJO dungas kongresan oficiston kaj projektan mastrumiston
TEJO dungas kongresan oficiston kaj projektan mastrumiston. Roloj: kongresa oficisto, projekta mastrumisto. Se vi spertas pri organizado de kongresoj kaj mastrumado de projektoj, TEJO havas oportunon por vi! Ni serĉas laboranto(j)n por roloj de kongresa oficisto kaj projekta mastrumisto, por kontribui al agado de TEJO, kaj mem realigi siajn kreemajn ideojn. La rolojn povas plenumi unu aŭ pluraj personoj, kun intenco, ke sume temu pri ekvivalento de plentempa laboro. Laborkondiĉoj Laborhoroj: plentempe (40 horoj semajne) sed kun fleksebleco mem aranĝi laborhorojn. Salajro: depende de la loĝloko de la kandidato. Loko: distance. Komenco: kiom eble plej frue. Daŭro: ĝis la fino de 2025, kun eblo plilongigi poste. Laborpriskribo Kongresa oficisto kaj…
-
BET-59: Konatiĝu kun Karlo Spinola
La Ondo de Esperanto daŭrigas prezenti la artistojn, prelegantojn kaj aliajn personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek unu prezentoj. La dek-dua prezentato estas Karlo Spinola (Carlos González Spínola) el Hispanio, kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian kontribuaĵon al BET-59. Karlo Spinola estas fizikisto kaj doktoro inĝeniero pri komputikaj sciencoj, hab. profesoro de la Universitato de Málaga (Hispanio) kaj kunfondinto de la informadikaj studoj en tiu universitato, kie li instruis kaj estris esplorajn projektojn kune kun industriaj entreprenoj. Nuntempe li estas honora profesoro en la elektronika…
-
Literatura Konkurso EKRA-25
SEDK “D-ro Ivan Kirĉev” (urbo Razgrad, Bulgario), lanĉas por la 25a fojo Internacian konkurson por originala Esperanta poezio kaj humuro – EKRA-25. La sendotaj konkursaĵoj je liberaj temoj devas esti nenie publikigitaj antaŭe. Ili devas esti komputile skribitaj kaj subskribitaj per pseŭdonimoj. La konkursaĵojn, bonvolu sendi al retadresoj: edkrazgrad@gmail.com / dimakateva@gmail.bg. La veran nomon kaj poŝtan adreson bonvolu sendi al dkateva@mail.bg kaj ekra_razgrad@mail.bg. La limdato estas la 31a de majo 2025. La rezultoj estos anoncitaj kadre de EKRA-2025, kiu okazos la 21an de junio 2025. La premiitaj konkursaĵoj estos publikigitaj en “Bulgara esperantisto” kaj en “Esperantista tribuno” – eldonaĵo de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” (Razgrad). Fonto:…
-
BET-59: Konatiĝu kun Nina Pietuchowska
La Ondo de Esperanto daŭrigas prezenti la artistojn, prelegantojn kaj aliajn personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek du prezentoj. La dek-tria prezentato estas Nina Pietuchowska, konata pola Esperanto-aktivulino, kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian kontribuaĵon al BET-59. Mi estas esperantistino de 1988. Dum multaj jaroj mi laboris kiel instruistino pri fiziko kaj kemio. Nun mi estas pensiulino kaj mi havas pli multe da tempo por Esperanto kaj miaj ŝatokupoj: manlaboroj, vojaĝoj kaj fotado de naturo. Dum multaj jaroj en diversaj landoj mi gvidas Esperanto-kursojn: en…
-
Plilongigita la unua aliĝperiodo por la Hispana Kongreso de Esperanto
Antaŭ kelkaj tagoj, dum mi aŭskultis prelegon pri antikvaj civilizacioj, la parolanto volis situi la malnovan Arkadion (laŭ PIV: antikva montara regiono en la centro de Peloponezo kaj, figurasence, ideala paŝtista paradizo) kaj komparis ĝin kun la hispana urbo Sorio (Soria). Nu, la komparo funkcias ankaŭ en la alia direkto, kaj do por klarigi al eksterhispanianoj la urbon, kie okazos la venonta Hispana Kongreso de Esperanto, oni povas paroli pri ia nuntempa Arkadio: malnova urbo kaj provinco, en la centro de la Iberia Duoninsulo, situanta en kampara areo, kun disa loĝantaro, tre grava historio, kaj kun forta rilato al literaturo. La historia flanko ligiĝas interalie al praurbo prezentinta mitan rezistadon…
-
La Esperanto-ekzamenoj en Hungario daŭros dum 2025
En decembro ni publikigis artikolon de Szilvási László pri tio, ke la ŝtata lingvoekzamena centro ONyC en Hungario decidis ne plu organizi Esperantajn ekzamenojn. La 7an de januaro Szilvási László disvastigis jenan koncizan informon: Esperanto-ekzamenoj en Hungario Je unu tago post la publika (gazetara) apero de la anonco pri la nuligo de Esperantaj ekzamenoj en Hungario, supozeble pro la publika reagaro, la ekzamena centro “Origó” decidis iom retiriĝi, kaj plilongigi la ekzamen-eblon ĝis la fino de tiu ĉi jaro! Gvidantoj de la Esperanto-movado en Hungario kun reprezentanto de UEA kaj ties ekzamena centro decidis kune peti personan renkontiĝon kun la direktoro de la ekzamena centro por zorgi pri estontaj ekzamenoj.…
-
Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto
Antaŭ 90 jaroj, la 8an de januaro 1935 mortis Louis de Beaufront (bofrón, Louis Eugène Albert Chevreux, 1855-1888-1935), franca instruisto, esperantisto kaj idisto, nomita “la dua patro de Esperanto” pro la sukcesa disvastigo de Esperanto; fondinto (1898) de la asocio SPPE (poste: SFPE) kaj ties organo L’Espérantiste, reprezentanto de Zamenhof ĉe la eldonejo Hachette (1901-03); aŭtoro de pluraj lerniloj kaj prilingvaj libroj, inkluzive de la unua vera gramatiko de Esperanto Commentaire sur la Grammaire de la Langue Internationale Esperanto (1900); kompilinto de la antologio Esperantaj prozaĵoj (1902). En 1908 li forlasis Esperanton kaj aliĝis al Ido, kiun li kunkreis. Okaze de la hodiaŭa datreveno ni republikigas la artikolon “Louis de…
-
Gajan Kristnaskon!
Al ĉiuj konstantaj kaj hazardaj legantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj hodiaŭ festas la Naskiĝon de Kristo, ni deziras gajan Kristnaskon kaj serenan jaron 2025! Kristo naskiĝis, ni gloru Lin! Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/01// Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news The post Gajan Kristnaskon! appeared first on La Ondo de Esperanto.
-
SUNE – SOB O SOL
Pluvas ĉe mia kompren’💥 de l’ mondo. Ĉe mia koro tamen la mondo sunas! Chove entender o mundo Mas, meu coração ao Sol vai fundo!
-
COMENTAR É PRECISO – KOMENTI NECESAS
https://paposnascentes8.wordpress.com/2025/01/10/leia-e-comente-a-importancia-das-opinioes-dos-leitores/ https://www.amazon.com.br/dp/B0DQHM8YZ1 Dankon pri via legado kaj disvastigo. Grato por ler e divulgar.