EU-subvencio savas la financojn de TEJO Por RedakcioPostado em 27 de março de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado TEJO ricevos subvencion de 125 000 eŭroj de EU. Tiu subvencio kovros pli ol 90 procentojn de la buĝetitaj elspezoj de TEJO ĉi-jare. Nun oni denove dungos oficistojn.
Burundo retiris sian kandidatiĝon por IJK 2024 Por RedakcioPostado em 16 de março de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado La komitato de TEJO vigle debatis ĉu okazu IJK 2024 en Eŭropo aŭ Afriko kaj ĉu TEJO estas tro eŭropcentra. Oni diskutis ankaŭ, ĉu IJK okazu kune kun la UK, aŭ ĉu tio malfortigus la etoson de la renkontiĝo. Meze de la debato, unu el la tri kandidatoj, Burundo retiris sian kandidatiĝon. Oni nun decidos inter Tanzanio kaj Litovio.
Duolingo nur por anglalingvanoj Por RedakcioPostado em 13 de março de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Estonte nur tiuj, kiuj jam scias la anglan, povos lerni Esperanton per Duolingo. La kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis en la retejo, kaj la longe preparita kurso de Esperanto en la ĉina neniam estis funkciigita.
Nederlanda gazeto pri konfliktoj en Esperantujo Por RedakcioPostado em 7 de março de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado “Ukrainio kaj japana magnato dividas Esperantujon”. Tiu estas la titolo de dupaĝa artikolo ĵus aperinta en la nederlanda dusemajna gazeto Argus. La atenton de la aŭtoro vekis strange sektecaj anoncoj pri Esperanto en la prestiĝa germana gazeto Die Zeit.
UEA: IJK okazu en Tanzanio samtempe kun la UK Por RedakcioPostado em 6 de março de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado La decido pri la loko de la venontjara IJK estis prokrastita, ĉar UEA lastmomente proponis, ke TEJO organizu ĝin en Tanzanio samtempe kun la UK. Tamen eĉ ne venis invito de Tanzanio. Laŭ la jara raporto de TEJO la asocio havas 50 landajn sekciojn. El tiuj 32 ŝajnas ne plu aktivi.
Esperantistoj ambaŭflanke de la fronto Por RedakcioPostado em 24 de fevereiro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Antaŭ unu jaro komenciĝis la grandskala rusia invado de Ukrainio. Multaj ukrainiaj esperantistoj estis rekte trafitaj de la milito – vivis sub rusia okupacio aŭ fuĝis de siaj hejmoj al aliaj partoj de la lando aŭ eksterlanden. En Rusio la prezidanto de la landa asocio gratulas ĉiujn rusiajn batalantojn.
La revuo de UEA silentas pri gravaj temoj Por RedakcioPostado em 21 de fevereiro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Libera Folio trarigardis la lastajn 14 numerojn de la revuo Esperanto. Montriĝis, ke la oficiala organo de UEA preskaŭ plene silentas pri la plej gravaj okazaĵoj en la asocio: la sorto de la Centra Oficejo, la biblioteko kaj la libroservo. Ankaŭ pri la milito en Ukrainio ne aperis eĉ unu vorto.
TEJO denove esperas je granda EU-subvencio Por RedakcioPostado em 14 de fevereiro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Pasintjare TEJO ne ricevis la buĝetitan administran subvencion de 85 000 eŭroj. Tiu EU-mono devus kovri 58 procentojn de la elspezoj. La perdo kaŭzis grandajn problemojn al la organizo. Ĉi-jare TEJO denove kalkulas je eĉ pli granda EU-subvencio, kiu laŭplane kovros 91 procentojn el la elspezoj de la asocio.
TEJO havas mil membrojn sed neniun AKSO-n Por RedakcioPostado em 8 de fevereiro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado TEJO nun havas mil membrojn kaj grandajn planojn por la nova jaro. Tion rakontas Albert Stalin Garrido, la prezidanto de la asocio, en intervjuo de Libera Folio. La projekto por realigi la novan retejon kaj administran sistemon (AKSO), pri kiu TEJO okupiĝas jam plurajn jarojn, proksimiĝas al pretiĝo – sed daŭre ne klaras, kiam AKSO efektive povos esti lanĉita.
Ĉu japanaj anoncoj popularigas Esperanton? Por RedakcioPostado em 31 de janeiro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado La emerita japana entreprenisto Etsuo Miyoshi post multjara paŭzo rekomencis sian grandan reklaman kampanjon por Esperanto en eŭropaj gazetoj. La kostegaj anoncoj tamen estas neprofesie fasonitaj kaj laŭ iuj prijuĝoj povos eĉ malutili.