10-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro Por Libera FolioPostado em 7 de outubro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo La 24-an de septembro 2023, la Akademio aprobis la 10-an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kun 420 novaj radikoj kaj 832 novaj vortoj aŭ plurvortaj terminoj kaj iliaj difinoj. Voĉdonis 41 akademianoj el 45 (91%), 32 aprobis (78%), 4 voĉdonis kontraŭ kaj 5 sindetenis. Libera Folio publikigas la plenan tekston.
Malklaras la sorto de la libroservo de UEA Por Libera FolioPostado em 19 de setembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo, movado, UEA Jam antaŭ du jaroj la komitato de UEA decidis, ke la libroservo de la asocio estonte estos prizorgata de la organizaĵo E@I en Slovakio. Tamen ĝis nun la afero pendas, ŝajne ĉar oni ne sukcesis konsenti pri la konkretaj kondiĉoj de la transdono. Provizore la libroservon partatempe prizorgas Ionel Oneț, kiu devus emeritiĝi fine de 2022.
Baza legolisto aktualigita proze kaj poezie Por Libera FolioPostado em 12 de setembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Antaŭ kvarona jarcento William Auld laste ĝisdatigis sian liston de la gravaj beletraĵoj originale verkitaj en Esperanto. Nun ĝi estis kompletigita de Sten Johansson, kiu elektis pliajn prozajn verkojn, kaj de Nicola Ruggiero kaj Suso Moinhos, kiuj aldonis titolojn al la poezia parto. Sed pluraj gravaj verkoj en la listo ne plu facile haveblas.
Tro laca movadano Por Libera FolioPostado em 30 de agosto de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Nia nova aŭtoro priskribas surprizan travivaĵon, spertitan dum la ĵusa Universala Kongreso. Ĉu tamen nova generacio de esperantistoj alportas al la movado novan senton kaj fortan vokon?
Ukrainoj rakontas pri sia lando kaj la milito Por Libera FolioPostado em 23 de agosto de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Ĵus aperis la esperantlingva versio de la verko ”Lando kiu vekiĝis” de Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio. En la libro ordinaraj ukrainoj rakontas pri la milito, sed ankaŭ pri la evoluo de la lando dum 30 jaroj de sendependeco. Hans Becklin intervjuis la aŭtoron.
Hispanio petas pliajn oficialajn lingvojn por EU Por Libera FolioPostado em 18 de agosto de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo La registaro de Hispanio oficiale petis al EU, ke tri regionaj lingvoj – la kataluna, la eŭska kaj la galega – ekhavu oficialan staton en la unio. Tion postulis alianco de malgrandaj partioj por subteni la elekton de reprezentanto de la maldekstra bloko kiel prezidanton de la parlamento.
Esperantistaj recenzantoj atentas la tradukon Por Libera FolioPostado em 11 de agosto de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Tobias Kubisiowski, interalie konata kiel estrarano de TEJO kaj pli frue Pola Esperanto-Junularo, ĵus magiŝtriĝis ĉe Universitato de Varsovio. Por sia disertaĵo li esploris, kiel oni recenzas tradukitajn verkojn en Esperanto. Montriĝis, ke la kvalito de la traduko estas preskaŭ ĉiam pritraktata en recenzoj de Beletra Almanako. Laŭ li, la recenzoj meritas pli da atento flanke de la esperantista komunumo, pro sia literaturkrea funkcio.
La rezultoj de Belartaj Konkursoj Por Libera FolioPostado em 3 de agosto de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo La rezultoj de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj de UEA estis anoncitaj de Miguel Fernández, prezidanto de la komisiono pri la Belartaj Konkursoj. Surloke en Torino kunprezentis BK-sekretario Miguel Gutiérrez Adúriz, kaj Sara Spanò.
Latino iĝis minuskla en nova Pomego Por Libera FolioPostado em 25 de julho de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Komence de julio Bertilo Wennergren lanĉis novan version de sia klasika Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG 2023. Ĝi estas kiel kutime libere havebla en la reto. Samtempe aperas ankaŭ ĝisdatigita versio de la presita Detala Gramatiko de Esperanto. Libera Folio petis lin rakonti, kio estas nova en la Esperanta gramatiko.
Martin Wiese: Barakte kun la tempo, sed ne vane Por Libera FolioPostado em 18 de julho de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Martin Wiese ekde la 1980-aj jaroj estas unu el la plej konataj nomoj inter la esperantistaj muzik-amantoj. Post severa kronvirusa infekto, li resaniĝis kaj ĵus publikigis novan albumeton kun la titolo Vestiĝoj. En intervjuo de Rogener Pavinski li rakontas pri sia muziko kaj la nova albumo.