Esperanto tra la mondo

Esperanto tra la mondo

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj

    Tial TEJO dungas pliajn oficistojn

    Antaŭ dek jaroj TEJO havis unu plentempan laboranton. Nun ĝi havas sep, kaj planas dungi du pliajn. Ankaŭ la kvanto de individuaj membroj dum la sama periodo kreskis, sed tute ne same multe. La prezidanto de TEJO klarigas, kial la asocio bezonas pliajn laborfortojn kaj kiel oni financos la planatajn dungojn.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  kulturo

    Esperantujo kiel modelo de demokratio

    La konata hungara esperantista ĵurnalisto Sándor Révész en ĵusa artikolo aperinta en populara hungarlingva periodaĵo rakontis pri siaj unuaj spertoj de demokratia decidofarado, kiujn li ekhavis deum la IJK en Raŭmo 1980. Libera Folio republikigas la ĉefan parton de la teksto kun permeso de la aŭtoro. Ĉu plu Esperantujo povus funkcii kiel modelo de demokratio?

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj

    Esperanta Mastodon-servilo blokis giganton

    Esperantistoj kolektiĝas en diversaj retaj forumoj – en komercaj retejoj, kiel Facebook, kaj en tute propraj, kiel Mia Vivo. Alian vojon proponas la esperantlingva Mastodon-servilo, kie esperantistoj povas babili inter si, sed ankaŭ kun la ĉirkaŭa mondo. Tamen ne kun la komerca servo de Meta, Threads.net, kiu jam estas blokita.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  movado

    Eksigoj kaj demisioj en gvidorganoj de TEJO

    Estrarano kaj kvar komitatanoj de TEJO perdis siajn postenojn pro neaktivado. Krome unu komitatano anoncis sian demision kaj eĉ kabeon pro seksĝenado. Nova estrarano estis baldaŭ trovita, sed la komitato de TEJO ekdiskutis, ĉu necesus estonte postuli de estraraj kandidatoj almenaŭ bazajn spertojn pri la funkciado de la asocio.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  kulturo

    Ukrainio vekiĝis

    ”Leginte la libron oni komencas malgaje pensi, kion kunportos la estonteco: Rusio turnis sian tutan ekonomion al plurjara militado, al dispecigo kaj detruado de la ĝene demokratia suda najbaro”. Tion skribas Jouko Lindstedt en recenzo de aktuala verko de Kalle Kniivilä.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj

    Mia Vivo iĝas komuna vivo

    Antaŭ pli ol tri jaroj Johannes Genberg lanĉis la esperantistan socian retejon Mia Vivo. La retejo nun havas preskaŭ du mil membrojn, tamen nur parteto aktivas. Nun li decidis transdoni la prizorgadon kaj evoluigon de la retejo al fondata asocio. Ni petis lin klarigi, kial.