-
Ne nur en Finnlando aperas filmoj en Esperanto
Jam la sesan fojon okazas la Usona Bona Film-Festivalo, konkurso por filmetoj en Esperanto. Lundo estas la lasta tago dum kiu la spektantoj povas voĉdoni. Jam antaŭ la fino de la konkurso grandan sukceson havas unu el la filmoj, kiu kaptis la atenton de la uzantoj ĉe Youtube kaj ĝis nun estis spektita pli ol 40 000 fojojn. La skipo de “La Dresado de la Megero”, fotita dum la ruĝtapiŝa premiero en Atlanta en Usono, kie 12 el la 26 filmoj estis faritaj. De maldekste dekstren: Ryan Bommarito, Noah Rodden, Morgan Messina, Alekso Miller, Jeff Rick. Morgan aktoris en 3 filmoj. La aliaj reĝisoris po 1. Foto: Nico Heilbrunn. En…
-
Forpasis Claude Gacond
La 17-an de novembro, en la aĝo de 93 jaroj, forpasis la konata svisa esperantisto Claude Gacond. Li estis honora membro de UEA, iniciatinto kaj multjara ĉefa aktivulo de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en La Chaux-de-Fonds. Claude Gacond. Claude Gacond naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1931 en Neuchâtel en Svisio. Esperanton li eklernis en 1952 dum siaj pedagogiaj studoj, kune kun sia studkamarado Andrée Giroud, kiu poste iĝis lia edzino. Jam en la sekva jaro li iĝis la sekretario de Esperanto-Junularo de Svislando. Profesie li dum multaj jaroj aktivis kiel instruisto. Unu el liaj grandaj atingoj estis la kreo kaj multjara prizorgo de Centro de…





