-
FESTO 2025: La arta programo
Post pli ol dekjara paŭzo FESTO revenas. Ĝi okazos de la 17a ĝis la 24a de aŭgusto 2025 en Moissac, en Okcitanio, Francio. FESTO estas organizita de la Junulara Esperanta Franca Organizo (JEFO) kun Esperanto-muzika programo aranĝita de EUROKKA kaj kun la subteno de la Federacio EsperantOccitanie. Ĉu vi volas partopreni mojosan festivalon en Sudfrancio kaj ĝui esperantan muzikan programon? Ĉu vi volas esperantumi dum tuta semajno kaj festumi ĝis la nokto, nokto fin’? Ĉu vi ne povas vojaĝi ĝis Indonezio por partopreni la IJK-n? Venu al FESTO 2025! FESTO okazos en la metilernejo (MFR de Moissac) en la bela urbeto Moissac (Mŭasak, ne malproksime de Tuluzo). Tie vi ĝuos…
-
ILEI raportas
Kelkajn tagojn antaŭ la 58a kongreso de ILEI, kiu hieraŭ komenciĝis en Belgrado, en la retejo de ILEI aperis raporto de la Prezidanto kaj la Estraro de ILEI pri trimonata agado, de 2024-04-15 ĝis 2024-07-15. Ŝlosilpunktoj: novaj intervjuoj kun Prezidanto kaj Vicprezidanto de ILEI; preparado al la Kongreso-2025, inkluzive Simpozion kaj Komitatkunsidon; novaĵoj pri la kongreso-2026; preparado al la instruista trejnado en Burundo; novaĵoj pri la projektoj “Instruistoj de la Jaro” kaj “Interŝanĝo de lernantoj”; novaj sesioj de la Kunpens(ig)adoj pri Esperanto en Universitatoj; nova eldonaĵo de ILEI; kunlaboro de ILEI kun UEA, Zaozhuang-a Universitato, Balkana grupo, Ĉina Komunikila grupo kaj FIPLV. Elŝutu kaj legu la tutan raporton (sep paĝoj)…
-
jacarés cariocas
PSV jul 2025 O Rio é de fato uma cidade surpreendente. Praias, montanhas e florestas deslumbram e atraem todos os olhares para longe da miséria social, ali ao lado… Quase não se fala, mas em plena área urbana se encontram até… jacarés! Não, não estou falando de certos políticos, falo dos simpáticos répteis da família dos crocodilos, que vivem placidamente, pertinho de um dos bairros mais ricos da cidade. Quer conferir? Pois vá de metrô até a estação Jardim Oceânico, na Barra da Tijuca. A 100 metros dali está a Lagoa da Barra, que contém nove ilhas, entre as quais a Ilha da Gigóia, um lugar…
-
UEA unuafoje kongresis en postkomunisma lando
81a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO Prago (Ĉeĥio), la 20–27an de julio 1996 Kongreso surprize labora La praga kongreso estis por mi la kvina UK, kaj mi atendis ĉi-jare nenion specialan: venos du ĝis tri mil personoj plejparte por renkonti amikojn, ekskursi kaj amuzi sin per la ebloj, kiujn la kongresurbo disponigos. Kompreneble, oni akceptos iujn rezoluciojn, kiujn plejmultaj kongresanoj malmemoros antaŭ rehejmiĝi. La supozoj estis parte pravaj. La Ora Prago, rapide nuliganta la misheredaĵon de la komunisma epoko, montriĝis urbo mirakla; unu semajno ne sufiĉis por vidi ĉion vidindan kaj ĝui ĉion ĝuindan. Sed la praga kongreso aperis surprize labora… Ni en la mondo La konscio pri neceso ŝanĝi (ekhavi?)…
-
Lo Jacomo kaj Wandel volas resti en la estraro
Amri Wandel kaj François Lo Jacomo rekandidatis por la nova estraro de UEA, sed ne eniris la proponon de la elekta komisiono. Ambaŭ tamen en retmesaĝoj petis subtenon de la komitatanoj. La elekto do ne estos senalternativa, ĉar jam estas 11 aktivaj kandidatoj por maksimume 9 lokoj. Tamen preskaŭ certas, ke Fernando Maia iĝos la sekva prezidanto. François Lo Jacomo kaj Amri Wandel argumentas, ke ili nun kiel emeritoj havas multe da tempo por dediĉi al la laboro en la estraro de UEA. Foto: Robin ven der Vliet (CC BY-SA 4.0 ), Hebrea universitato de Jerusalemo. Nova estraro de UEA laŭplane estos elektita la 26-an de julio, en la unua…
-
La dua Adriatika Feriado en Prvić Luka
La lastan semajnon de junio, jam la duan fojon, esperantistoj venas kaj ripozas en pitoreska kroatia vilaĝo Prvić Luka. Antaŭ unu jaro krom somerumada ripozo okazis ankaŭ jarkunveno de Kroata Esperanto Ligo sed ĉi-jare la partoprenantoj de Adriatika somerumada ĝuis en senstreĉa atmosfero kun nun unu tasko: ripozo kaj kunesti. La partoprenantoj venis, krom el Kroatio, ankaŭ el Hungario, Pollando, Serbio kaj, helpe de Erasmus+, al Italio. Ni revizitis la memorcentron de Faust Vranĉiĉ, kaj ni ĝuis la koncertoj kaj prezentaĵon danke al Saŝa Pilipoviĉ kaj Georgo Handzlik, ni ludis tabulludoj, lernis skribi glagolice, kaj ĉio en tradicie amika Esperanta atmosfero. Oni aŭdas informojn pri la venontjare renkontiĝo en la…
-
Gebeneluksa Kongreso 2025
La Beneluksa Kongreso estas ĉiujara belga kongreso organizita de flandraj aŭ valonaj esperantistoj. En 2024 ĝi okazis en Hasselt. En 2025 belgoj kaj germanoj kunlaboros por okazigi Gebeneluksan Kongreson. La komuna Germana kaj Beneluksa Kongreso okazos de la 2a ĝis la 5a de oktobro 2025 en Schleiden-Gemünd/Germanio. La urbo Schleiden kun siaj 18 vilaĝoj situas en la koro de la Nacia Parko Eifel. La urbo estas nur 30 kilometrojn for de la germania-belgia limo, sur la Dreiborn-altebenaĵo. La kuracloko Kneipp Gemünd invitas vin al malstreĉa akvo terapio en klasikaj Kneipp-instalaĵoj. La severa Eifel-vento blovas kaj lasas viajn pensojn vagi. La du urbaj centroj Gemünd kaj Schleiden bonvenigas vin en ĉiuj…
-
Tago de Esperanto 2025: multlingvismo kaj paco
[Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj, Esperantaj kaj neesperantistaj, plusendi al koncerna(j) registara(j) oficejo(j) kaj al deputitoj. Ni ankaŭ instigas al lokaj grupoj marki la tagon per loka agado. Dankon! Mesaĝo kaj afiŝo pri la Esperanto-Tago 2025 estas haveblaj en pluraj lingvoj en https://esperantoporun.org/eo/esperanto-tago-2025/. Bonvolu libere uzi kaj disvastigi ilin.] En la nuna Tago de Esperanto, la 26an de julio, ni festas la 138an datrevenon de apero de la Internacia Lingvo Esperanto, unika internacia kaj interpopola projekto de lingvo kaj movado de homoj kiuj volas interkompreniĝi kaj interkonatiĝi pace. Pluraj krizoj minacas nian komunan ekzistadon. Militaj, ekonomiaj, teknologiaj, sociaj, ekologiaj kaj…
-
Ĉarma, altvalora kolekto
Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo. II / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova. Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2025. – 29 pagoj. – (Literatura suplemento al “La Ondo de Esperanto”, 2024). Jen la dua, kompletiga, kolekto de versaĵoj en prozo de Ivan Sergejevič Turgenev (1818-1883), kiu aldoniĝas al la unua parto aperinta pasintjare. Allogas la frontpaĝo kun portreto de la aŭtoro far Ilja Repin en 1874; la datoj, skrupule registritaj sub ĉiu ero, difinas la verkadon inter februaro 1878 kaj novembro 1882, do la aŭtoro daŭrigis verki ĝis nur malpli ol unu jaron antaŭ sia morto. Tradukis la sama triopo engaĝita…
-
Premio Maertens identigos elstaran agadon por Esperanto
La komisiono de la Premio Maertens denove anoncas konkurson por identigi organizaĵon aŭ esperantiston, kiu jam kontribuis sian tempon kaj energion al la antaŭenigo de Esperanto kaj intencas tiel daŭrigi en la estonteco. Multaj esperantistoj faras pozitivan agadon por disvastigi Esperanton, sed malmultaj tion faras jaron post jaro, agon post ago – ofte sen rekono, kaj sen deziro atingi famon. Grégoire Maertens, iama prezidanto de UEA, kiu pasintjare festis sian centan datrevenon, estas unu el tiuj personoj, kiuj dediĉis tutan aktivan karieron interalie al disvastigo de Esperanto. La Premio Maertens celas honori tiujn niajn konstantajn kaj fidelajn laborantojn por Esperanto – precipe tiujn kun novaj ideoj kaj novaj organizaj kapabloj…
























