TEJO elektis Litovion anstataŭ Tanzanio kiel landon por la Internacia Junulara Kongreso 2024. La respondeculoj ne klarigis, kial oni ne volis kongresi en Afriko.
Je la 23-a de aprilo, Albert Stalin Garrido, prezidanto kaj respondeculo por kongresoj de TEJO, faris publikan prezenton pri IJK 2023 kaj 2024. Li prezentis detalojn pri IJK 2023 en Italio, kiu jam havas 150 aliĝintojn. Sed la plej grava novaĵo venis je la fino de la prezento, kiam li anoncis kie okazos IJK 2024.
– Mi havas la plezuron anonci ke la gastigurbo de IJK 2024, la Internacia Junulara Kongreso 2024, estas Šventoji, Litovio.
Dum kelkaj semajnoj okazis vigla debato ene de TEJO pri la loko de IJK. Iuj diris ke IJK jam okazis tro ofte en Eŭropaj landoj kaj volis subteni la movadon en Afriko per kongreso en Tanzanio. Sed aliaj kontraŭis la ideon okazigi IJK kune kun UK, ĉar tiel IJK iĝus kvazaŭ junulara programo de UK.
Garrido diris ke li kredas ke ”ĉiuj vere anticipas” la elekton kaj ke la 80a IJK estos ne nur la unua en Litovio, sed la unua en la balta regiono. Sed li rifuzis klarigi kial oni elektis Litovion anstataŭ Tanzanio:
– Ni ne vere povas malkaŝi la informojn pri la decida procezo. Ni ne vere havas ion kontraŭ Tanzanio, sed simple vidis la kandidatiĝon de Litovio pli taŭga, kompare al Tanzanio.
Reprezentanto de Litova Esperantista Junulara Ligo, Severija Marija, faris mallongan respondon al la novaĵo:
– Mi ege ĝojas ke IJK okazos en Litovio. Fakte, la ideo de IJK en Litovio komenciĝis kiel ŝerco, sed plej verŝajne ĝi ne plu estas ŝerco.
Alia estrarano de TEJO, Patricio Iglesias, agnoskis ke estis granda debato inter la estraranoj pri la decido:
– Estas vero ke estis granda debatadoj ene de la estraro, sed sendube oni devas agnoski du aferojn. Unue, Litovio havas elstaran sekcion kiu faris nekredeblan laboron, pasis el preskaŭ nenio ene de monatoj al iĝi la koro de TEJO.
– Rilate al la afrika movado, ni ankaŭ forte subtenas la okazigon de UK en Tanzanio. TEJO ege helpos organizi ĝin, estas jam en kontakto kun la afrika komisiono de UEA, kun diversaj landaj asocioj kaj sekcioj de la kontinento kaj eĉ mi pensas ke se ni forte laborus ni povus duobligi la kvanton da landaj sekcioj en Afriko.
John Magessa, komitatano A por Tanzanio, informis al Libera Folio pri sia respondo al la decido:
– Nome de JETO, ni apogas la decidon kaj bondeziras ĉion bonan al Litovio kaj ni invitas ĉiujn al mirinda UK en Tanzanio 2024 en kiu okazos tre bonaj junularaj programoj.
Robert Nielsen