PMA

La komitato volas vidi financan planon

Senproblema kaj senkonflikta komitata kunsido ne decidis pri la kotizo. La jara raporto de la estraro estis akceptita, sed la buĝeton la komitato ne volis pritrakti antaŭ ol la estraro donos pli detalajn informojn pri la ekonomio de UEA.

La komitato kunsidas en vendredo. Foto: Jukka Pietiläinen

La vendreda komitata kunsido estis unu el la plej senproblemaj komitatkunsidoj dum la pasintaj jaroj. Restis multe da tempo por diskuti pri detaloj kaj vortumoj, kaj tamen la kunsido preskaŭ finiĝis antaŭ la planita tempo, io tute ne kutima en UEA-komitato.

La komitatkunsido ne havis multe da aferoj por pritrakti, plejparte temis pri diskuto pri raportoj de la dumkongresaj komitataj forumoj. La komitato ankaŭ akceptis formale la jarraporton, kiu estis diskutita jam en la reta kunsido en julio.

Restis multe da tempo por diskuti pri la kongresa rezolucio, kiu kutime estas traktata tre rapide pro tempomanko. Plej multe da diskuto okazis pro tri vortoj ”kaj subtenu multlingvismon” en la jena alineo:

”Laŭ la kongreso gravas, ke ĉiuj registaroj respektu la lingvajn rajtojn de siaj malplimultoj kaj subtenu multlingvismon. La kongreso ankaŭ substrekas, ke lingva justeco ne limiĝas al la protekto de minoritataj lingvoj, sed etendiĝas ankaŭ al egaleca internacia komunikado inter ĉiuj popoloj.”

Tiuj tri vortoj pri multlingvismo ne troviĝis en la versio, kiun la rezolucia laborgrupo diskutis kaj kompilis, sed estis aldonitaj poste de Eric Nemes el Belgio, en la redakta proceso. La multlingvismo ŝajne estas temo, pri kiu ne troviĝas unuanimeco inter esperantistoj. Povas ekzisti diversaj difinoj pri multlingvismo kaj la rolo de registaroj en subteno de multlingvismo.

Ankaŭ tiuj, kiuj ne subtenis la akceptitan version, ĝenerale ne kontrais multlingvismon, sed opiniis ke la tri vortoj ne troviĝas en konvena loko. Fine la rezolucio estis akceptita preskau unuanime, kun nur unu sindeteno.

Inter la ceteraj aferoj estis traktita ankaŭ la detala propono de Guy Matte, kiu taskigas la estraron ĝis la fino de la jaro prepari multjaran financan planon kaj taksi la sekvojn de la proponata altigo de la membrokotizoj. Krome la estraro ĝis la fino de 2026

  • Prezentu la enspezojn kaj detalajn elspezojn de ĉiu fondaĵo kaj fonduso por la jaro 2025.
  • Preparu buĝeton por la jaro 2027, kiu provas plani por ĉiu enspezo kaj elspezo, inkluzive de la fondaĵoj kaj fondusoj.
  • Finpreparu kaj prezentu la kontojn de la Universalaj Kongresoj de 2022, 2023, 2024 kaj 2025.

Ĝuste la manko de informoj pri la fondaĵoj en la financaj dokumentoj kaj la granda prokrasto en la traktado de la financa rezulto de pluraj kongresoj estis akre kritikata dum pli fruaj ĉi-jaraj kunsidoj de la komitato. La buĝeto de UEA por 2027 ne estis pritraktita nun, ĉar kelkaj komitatanoj volis unue havi plenan bildon pri la financoj de UEA. Same ne estis farita decido pri la membrokotizo, ĉar mankis informoj pri la antaŭvideblaj konsekvencoj.

En la diskuto prezidanto Fernando Maia subtenis la proponon, sed volis amendi la ĝin tiel ke ne estu devo prepari la buĝeton inkluzive de fondaĵoj kaj fondusoj. Tamen kiel vortmas la propono, “la estraro provas plani”, do la provo ne nepre devas esti sukcesa. Tiel la propono estis akceptita kun granda plimulto.

Estis pritraktita ankaŭ propono de Brandon Sowers, laŭ kiu “la Estaro kontraktu kun profesia, ekstera revizianto en Nederlando por revizii la kontojn, kun fina raporto liverota antaŭ la 1a de Junio 2027, por aprobo de la Komitato dum ties sekva kunsido”.

La propon0 de estis akceptita en amendita formo, kiu konstatas ke oni jam kontraktis kun ekstera revizianto kaj multe da laboro jam okazis. Tamen laŭ la decido plu validas, ke la raporto devos esti prezentita al la komitato.

Principe la raporto de ekstera revizianto ne bezonas aprobon de la komitato, kaj ĝi povas enhavi konfidencajn informojn. Se tia raporto iam estos ricevita, kaj enhavos konkretajn proponojn pri plibonigo, la komitataj reviziantoj povas transdoni ilin al la komitato kun siaj rekomendoj.

Krome estis diskuto pri la propono de la slovena komitatano Peter Grbec, ke devus ebli transdoni kongresanecon al alia persono el sama lando, se la aliĝinto ne povas mem partopreni. Tamen la propono postulus ŝanĝon de la kongresa regularo kiun ne eblis fari nun, sed eventuale la estraro traktos la aferon.

Ankau la propono de Brandon Sowers pri malkonfido al komitatanoj C, kiuj ne ĉeestis komitatkunsidojn dum la tuta jaro, ne estis akceptita. Laŭ la statuto de UEA ne eblas reelekti komitatanojn, kiuj ne partoprenis kunsidojn dum du oficperiodoj, alivorte dum ses jaroj.

Jukka Pietiläinen

Deixe uma resposta