PMA

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj dum la Universala Kongreso en Graco.

La diskonigo de la rezultoj de Belartaj Konkursoj. Foto: Tim Owen

Poezio: la unuan premion ricevis Jubert Cabrezos (Filipinoj) pro Praatomo. La duan premion oni aljuĝis al Serĝo Sire (Francio) pro Jen perfekto! kaj Cho Sung Ho (Sud-Koreio) pro Muziko en min. La trian premion ricevas Choe Taesok (Koreio/Litovio) pro Persimono sunas kaj Carmel Mallia (Malto) pro Uragano.

Prozo: 1-a premio – Wei Yubin (Ĉinio) pro Pafilo el milia tigo; 2-a premio – Laimundas Abromas (Litovio) pro Promesita lando kaj 3-a premio – Jens Spillner (Germanio) pro Kiel Diablo detruus la junan generacion.

Mikronovelo: la unuan premion ricevis Francisco Javier Moleón (Hispanio) pro Iam, la duan Amri Wandel (Israelo) pro Genezo, kaj la tria estis aljuĝita al du personoj: Jorge Rafael Nogueras (Portoriko/Usono) pro Atendante Panjon kaj Evgenij Georgiev (Kazaĥio) pro La ĝardeno. Ankaŭ honoran mencion li ricevis, pro La Baleno.

Teatraĵo: 1-a premio – Evgenij Georgiev pro La leĝo estas la leĝo, kaj la 3-a – Ralph Glomp (Germanio) pro La Kaptito de Neustrelitz (La Terpomoj de la Duko). La dua premio ne estis aljuĝita.

En la branĉo Mallonga Teatraĵo premioj ne estis aljuĝitaj.

La premio Infanlibro de la Jaro estis aljuĝita al la Esperanto-Asocio de Britio pro la eldono de Stig de la ŝutloko de Clive King, tradukita de Jack Warren.

Eseo: la unuan kaj ununuran premion ricevis Nicola Ruggiero (Italio) pro Inter silento kaj atesto.

Kantoteksto: la unuajn du premiojn gajnis Ewa Barbara Grochowska (Francio) per Gitaristo kaj Valsi por forgesi. La trian premion ricevis Benoît Philippe (Germanio) pro Bona vento, kaj honoran mencion Evgenij Georgiev pro Kanto de plagiatisto.

En la subbranĉo Sciencfikcio kaj Fantasto venkis Evgenij Georgiev pro La kronikoj de Nautilus: Vaganta laboratorio. La duan premion dividis Vladimir Opletajev (Rusio) pro Ĉu forstisto? kaj Debra Hamel (Usono) pro La skribmaŝino. La trian premion ricevis Jorge Rafael Nogueras (Usono/Portoriko) pro Relumigu viajn karajn. Li akiris ankaŭ du honorajn menciojn pro Kial ne edziniĝi kun 64310? kaj En la tunelo 140-A.

Laŭ informo en la vendreda numero de la kongresa kuriero

Deixe uma resposta