PMA

La Universala Kongreso en Graco inaŭgurita

1 128 personoj el 62 landoj aliĝis al la 111-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu estis inaŭgurita en Graco en Aŭstrio en dimanĉo la 2-a de aŭgusto. La komitato de UEA kunsidis dimanĉe posttagmeze, sed ne sukcesis decidi pri la kotizoj por la venonta jaro.

La inaŭguro de la ĉi-jara Universala Kongreso okazis en nekutime luksa salono. Foto: István Ertl

La kvanto de la aliĝintoj al la ĉi-jara Universala Kongreso laŭ la lastaj informoj en dimanĉo estis 1 128. En la retejo de UEA tiu informo – aŭ ajnaj informoj pri la kongreso – ne estis facile trovebla, ĉar la retejo dum la lastaj tagoj ne funkcias fidinde kaj ofte tute ne estas atingebla. Tamen troviĝas kopio de la informoj ĉe esperanto.net.

Iom da kongresanoj ĉiam aliĝas surloke, sed tamen la suma kvanto de aliĝintoj ĉi-jare estas relative malalta, se konsideri, ke la kongreso okazas en centra Eŭropo, regiono facile atingebla por multaj esperantistoj. En Lisbono en 2018 estis 1 567 aliĝintoj, en Lillo 2015 ili estis 2 698 kaj en Vilno 2005 aliĝis 2 344 homoj.

Spite tion, en sabato tagmeze la kongresanoj estis eĉ pli multaj ol la organizintoj povis rapide priservi – multaj devis stari en vico al akceptejo dum pli ol unu horo por ricevi siajn kongresan insignon kaj dokumentojn, grandparte ekstere en varmego.

La kongresejo mem estas unu el la plej imponaj konstruaĵoj kie lastatempe okazis Universala Kongreso. Congress Graz estis konstruita en la 1880-aj jaroj kiel la ĉefsidejo de banko, kaj preskaŭ cent jarojn poste rekonstruita kiel kongrescentro.

En la dimanĉa inaŭguro parolis membro de urba deputitaro Elke Heinrichs. Ŝi portis saluton de la urbestro Elke Kahr, kiu nun ferias post la elektokampanjo. La lokaj elektoj fine de junio donis novan periodon por komunista estrado de Graco, eĉ kun kreskanta subteno.

Vico ekster la akceptejo en sabato. Foto: Jukka Pietiläinen

Ĉefa temo en la inaŭguro estis, ke Aŭstrio iĝi la tria lando en la mondo, kiu akceptis Esperanton kiel sian nematerian kulturan heredaĵon. En la inaŭguro parolis la ĝenerala sekretario de Aŭstria Unesko-komisiono Martin Fritz.

Krome en la inauguro germane parolis la ĉefo de Esperanto-muzeo kaj kolekto de planlingvoj de Aŭstria nacia biblioteko, kiun interpretis la esperanta oficisto de la biblioteko Bernhard Tuider.

Multe da gravuloj parolis dum la inaŭguro, sed malmulte da diplomatoj, nur itala honora konsulo kaj ĉina ambasadoro. Atentinda estis la vere longa aplaŭdo por la partoprenantoj el Ukrainio. La ĉeestantoj per sia bonvenigo evidente volis montri sian solidarecon.

La unua ekskurso por konatiĝi kun la kongresurbo laŭ partoprenintoj okazis bone kaj glate, kun profesia ĉiĉeronado kaj lerta interpretado de Bert Schumann.

La unua numero de la kongresa kuriero aperis rete, sed ne haveblis en presita formo en sabato aŭ dimanĉo. Laŭdire la tiucela printilo panetis, kaj ne eblis ripari ĝin aŭ havigi novan pro la semajnfino. Pro la paneo de la retejo de UEA ankaŭ ne eblis ĝin legi tie, sed ĝi troveblas ĉe esperanto.net.

La infana kongreseto estis nuligita, sed aliĝintoj nur lastmomente eksciis pri tio. Anstataŭe estas tri horoj da infana programo tage.

Dimanĉe posttagmeze okazis la kunsido de la komitato de UEA. Ĉeestis 39 komitatanoj el 58, do la kunveno estis kvoruma kaj decidopova, sed malmultaj decidoj estis faritaj.

La komitato kunsidas. Foto: Jukka Pietiläinen

Pri la statutaj ŝanĝoj, kiujn postulas la nederlanda leĝo, la estraro kaj la ĝenerala direktoro povis raporti nenion novan. La afero restas daure nefinita, kvankam la leĝo jam postulis ŝanĝon de la statutoj de neprofitcelaj organizoj ĝis la 1-a de julio.

Tamen laŭ la ĝenerala direktoro Martin Schäffer ne estos grandaj sekvoj pro la malatento pri la kongruo de la statuto kun la leĝo. Aliflanke li kaj la estraro jam havis jam kvin jarojn por adapti la statuton al la leĝo, dum kiuj malmulto okazis.

Lau la informoj donitaj al la komitato, la afero kuŝas ĉe la notario, kiu devus kontroli, ĉu la proponitaj ŝanĝoj kongruas jure kun la ŝanĝita leĝo. La ĝenerala direktoro ekde nun promesis raporti al la komitato pri ĉiu paŝo, kiun li faros rilate la statutŝanĝon.

Krome la komitato diskutis longe pri la proponata altigo de la baza kotizo por individuaj membroj, de 44 al 49 eŭroj. La komitato demandis pri la eventualaj sekvoj – kiom da mono la proponita ŝanĝo portus al UEA kaj ĉu estus risko ke la altigo de la kotizoj rezultigos malkreskon de la membraro.

Tamen la estraro ne povis prezenti kalkulon pri tio, kiom da mono la altigo portus, se la membraro restus la sama. Laŭ donita takso, povus temi pri dek mil euroj. UEA nun krome havas novan donacan membrokategorion: dumviva membro de Societo Zamenhof.

La komitato ne sukcesis fini la diskuton pri la kotizoj, do la decido pri tiu baza ero de la ekonomio de UEA devos esti farita poste.

Laŭ informoj de Jukka Pietiläinen kaj aliaj kongresanoj

Deixe uma resposta