PMA

Etenditaj sentencoj kaj paraboloj

vendistoModest, Julian (ps.). La vendisto de feliĉo. – Antwerpen: Eldonejo Libera, 2025. – 95 p.

Julian Modest (pseŭdonimo de bulgaro Georgi Mihalkov, aŭ Miĥalkov, membro de la Akademio de Esperanto) estas unu el la plej abunde verkantaj aŭtoroj, kiu ekde la 1980aj jaroj aperigis plurajn roman(et)ojn, dramojn, rakontojn, eseojn pri diversaj temoj – de dramo el la vivo de Lidia Zamenhof ĝis senpretendaj detektivaj rakontoj.
Antaŭ ni estas lia nova modesta (!) – ja nur 95-paĝa – libreto, enhavanta 22 freŝe verkitajn novel(et)ojn, kaj bele ilustrita en naivisma stilo de lia filo Ferenc Mihalkov (ne nur artisto, sed kumule jezuita pastro).

La enhavo de la noveletoj estas edifaj, kun rekta aŭ implicita moralo. Iuj, fakte, estas ilustraĵoj de famaj sentencoj, kiel “feliĉo ne aĉeteblas” (“La vendisto de feliĉo”), “kiu ne ŝatas solecon, ne ŝatas liberecon” (“La kristnaska vespero de onklino Tina”), “nenio estas senpaga” — eĉ ridetoj! (“La negoco”), “blanka korniko alportas bonŝancon” — pli kutiman kornikon, tamen, ial anstataŭas hirundo (“La blanka hirundo”), “ne eblas revenigi iaman tempon” (“La piano”) ktp. Mi nomus tion “etenditaj sentencoj”.

Aliaj rakontoj estas modernaj paraboloj pri homaj interrilatoj kaj karakteroj – envio, bezono por la virino havi infanojn (“Maks, Lora kaj Roiland”)… Aŭ jen parabolo pri virino, al kiu la parencoj rifuzus helpi, sed tute fremda homo facile helpas (“Magdaleno”). Alia temas pri malica venĝemo de virino (“Konfesita peko”). Unu noveleto kun la plej malklara moralo enhavas iom da mistiko (“Fantomo en la hotelo”), alia estas parabolo pri supervaloro de beleco (“Ora cervo”). Do, ĉio celas prezenti kvazaŭ banalajn ideojn en neatendita perspektivo, aldoni al ili iom da freŝeco, kaj tiun celon la aŭtoro, ŝajne, atingas.

Nur du noveletoj havas simplan, senedifan, realisman priskribon de viv-okazaĵoj. Tiuj estas rakonto pri militaj travivaĵoj de simpla familio (“La amara printempo”) kaj senhelpa situacio kaj sentoj de eksterlandano, nekapabla komunikiĝi en loka lingvo, arestita de polico pro nekomprenebla kaŭzo (“La eraro”).

Malgraŭ la simpleco de la enhavoj de la noveletoj, ili legeblas kun atento kaj plezuro pro klara facila esprimiva lingvaĵo, komprenebla kaj por spertaj ŝatantoj pri Esperanto-literaturo, kaj por komencantoj, kiuj povas konatiĝi per ili kun modela stilo. Ŝajnas, ke la libro rekomendendas ankaŭ por adoleskantoj, por kiuj edifa beletraĵo sen longaj rezonadoj estas kutima kaj akceptebla legaĵo. Kaj plaĉaj ilustraĵoj (bedaŭrinde, ne tro multaj), nur helpas.

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2026).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2026, №2 (328).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2026/07/modest-16/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Etenditaj sentencoj kaj paraboloj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta