Premi-ceremonio de la 5a Interkultura Novelo-Konkurso okazos en Graco

La kvina eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK-5), lanĉita sub aŭspicio de UEA dum la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Aruŝo (Tanzanio) kun la temo “La detalo kiu ŝanĝas ĉion”, atingos sian kulminon dum la 111a UK en Graco (Aŭstrio). La premi-ceremonio, dum kiu estos anoncitaj la gajnintoj de la konkurso, okazos la 2an de aŭgusto en la salono Dobrzyński je 13:00.
UEA kore invitas ĉiujn kongresanojn kaj ŝatantojn de Esperanta literaturo ĉeesti la premi-ceremonion por ekkoni la premiitajn verkojn kaj partopreni legosalonon dum kiu partoprenantoj povos legi finalistajn novelojn en novelareto speciale preparita por ĉi tiu evento.
Multnombra partopreno en INK-6
Intertempe, lastjunie estis ricevitaj la lastaj kontribuaĵoj al la sesa eldono de INK (INK-6), kun la temo “Proksime al la celo”. Entute alvenis 2030 konkursantaj noveloj de aŭtoroj el 69 landoj en Norda kaj Suda Amerikoj, Eŭropo, Afriko, Azio kaj Oceanio.
En aprilo 2027 la partoprenintoj de INK-6 estos informitaj ĉu ili estas finalistoj de la konkurso. La gajnintoj estos anoncitaj en julio 2027, kadre de la 112a UK en Melburno/Narrm (Aŭstralio).
Informoj kaj kunlaboro
En la retejo de Bobelarto (bobelarto.ink/) troveblas ĉiuj informoj kaj novaĵoj pri la gajnintoj, la novelaroj kun finalistaj noveloj de la konkurso kaj la novaj eldonoj de INK en kiuj verkistoj estas invitataj partopreni.
Universala Esperanto-Asocio antaŭgratulas ĉiujn finalistojn kaj gajnintojn de la konkurso kaj dankas al Akademio Literatura de Esperanto kaj al Bobelarto pro sukcesa kunlaborado kun la Asocio en la organizado de INK.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1317.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Premi-ceremonio de la 5a Interkultura Novelo-Konkurso okazos en Graco appeared first on La Ondo de Esperanto.



