Urĝaj informoj pri IJK 2026
La limdato por aliĝi al la 82a Internacia Junulara Kongreso estas la 25a de julio 2026. Se vi planas ĉeesti la kongreson sed ankoraŭ ne plenigis la aliĝilon, faru tion tuj. Se vi volas ĉeesti sed ankoraŭ ne certas, vi povas informiĝi pri la detaloj de la kongreso per nia retejo, Telegram-grupo aŭ sociaj retejoj.
Krome, la organiza teamo petas, ke jam aliĝintaj kongresanoj aliĝu al la ekskursoj kaj karavanoj kiel eble plej baldaŭ, por ke ili povu organizi la busomendon. Vi povas informiĝi pri la ofertataj ekskursoj ĉe la retpaĝo.
La Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Junulara Esperanta Franca Organizo (JEFO), danke al subvencio de la Oficejo Franc-Germana pri Junularo, organizas la trinacian projekton “Lingvoj Sen Limoj!”. La projekto kunigos 45 junulojn (po 15 el Katalunio/Hispanio, Germanio kaj Francio), aĝajn 16 ĝis 30 jarojn, por lerni kaj diskuti pri lingva diverseco, lingvaj kaj minoritataj rajtoj, internacia komunikado kaj la rolo de lingvoj en pli unuiĝinta kaj demokratia Eŭropo. La partoprenantoj kunloĝos kun la aliaj kongresanoj dum la Internacia Junulara Kongreso de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026 en la junulargastejo La Conreria en Tiana, Katalunio.
La projekto serĉas aktivajn kaj motivitajn junulojn, kiuj interesiĝas pri lingvoj, junulara agado kaj internacia kunlaboro, kaj kiuj povas komuniki en almenaŭ unu el la lingvoj kataluna, hispana, germana, franca aŭ Esperanto. La partoprenantoj ricevos stipendion de 175 eŭroj post la fino de la projekto, dum loĝado kaj manĝoj dum la IJK estos organizitaj. Kandidatoj devas plenigi la aliĝilon antaŭ la 24a de julio 2026. Oni aparte bonvenigas kandidatojn kun diversaj fonoj, sendepende de sekso aŭ handikapo, kaj oni klopodos trovi solvojn por specialaj bezonoj. Esperanto estos la ĉefa lingvo de komunikado dum la kongreso, kaj komencantoj ankaŭ estas bonvenaj se ili pretas lerni kaj uzi ĝin.
Kandidatiĝu per la jenaj ligiloj: Katalunoj/hispanoj, Francoj, Germanoj
Hayden Hendricks
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/07/ijk-41/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Urĝaj informoj pri IJK 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.



