PMA

La Ondo de … Esperantologio

ondoAntaŭ dek tagoj aperis la somera (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona bitgazeto “La Ondo de Esperanto”, 2026, №2 (328). Duafoje en la historio de “La Ondo” (unuafoje en marto 2019) ĝi estas dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio. En ĉi tiu eldono, nomebla “La Ondo de Esperantologio”, krom la Akademia decido «Pri la esprimo “tiel nomata”» estas publikigitaj sep fakaj studoj, inkluzive de la plej lasta verko de Probal Dasgupta, kiun li sendis al nia redakcio la 30an de majo, malpli ol 40 horojn antaŭ sia subita morto.
La aliajn studojn en la 70-paĝa sekcio “Lingvo” verkis Sabine Fiedler, Chistopher Gledhill, Ilona Koutny, Marc van Oostendorp, Ryszard Rokicki kaj Klaus Schubert. Enestas ankaŭ du bibliografioj kaj kelkaj artikoletoj rilataj al esperantologio.

Pro la ampleksa ĉeftema tekstaro en ĉi tiu eldono mankas la sekcio “Tribuno”, kaj la ceteraj sekcioj estas malpli grandaj ol kutime.

En la primovada sekcio “Eventoj” estas pli ol dudek artikol(et)oj pri esperantista aktivado dum la dua kvarono de la 2026a jaro, interalie, pri la kongreso de esperantistoj-fervojistoj en Serbio, landaj kongresoj en Brazilo, Britio, Kroatio kaj dulanda Ĉeĥia-Germania kongreso; ankaŭ pri aliaj agadoj esperantistaj en pluraj landoj.
Bedaŭrinde, preskaŭ neniam en “La Ondo” mankas nekrologoj. Ĉi-foje ni funebras okaze de la forpasoj de Valentin Melnikov, Probal Dasgupta, Chang Choong-sik, Ivo Osibov kaj Przemysław Wierzbowski.

En la sekcio “Arkivo” estas publikigita la kutima monata listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj, kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov.

Dum pluraj jaroj la plej ampleksa Onda sekcio estis “Kulturo”, sed ĉi-foje ĝi estas nur 22-paĝa; ja se ĝi denove estus 40-60-paĝa ĉi tiu “Ondo” superus 150 paĝojn. En ĝi estas legeblaj originalaj noveloj de Paulo Sérgio Viana kaj Debra Hamel, kaj kelkaj recenzoj, inkluzive de la kvarpaĝa recenzo de Toño del Barrio pri la romano “Kien ci iras?” de Henryk Sienkiewicz, kies tradukon fare de Lidja Zamenhof prilaboris Sergio Pokrovskij. La prilaborinto mem respondas la demandojn sur sep paĝoj. En la kultursekcio enestas ankaŭ artikol(et)oj pri aliaj Esperantaj kulturnovaĵoj muzikaj, literaturaj, gazetaj…

Al la sekcio “Mozaiko” kontribuis Stanislav Belov per paĝo da ŝercoj pri la somera varmego kaj István Ertl per “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.

La tria “Ondo” por la 2026a jaro (№329) aperos fine de septembro aŭ komence de oktobro. En ĝi vi trovos plurajn artikolojn pri la Kongresa Sezono en Esperantujo, kiuj jam komenciĝis.

La abonkampanjo daŭras. La baza abontarifo ne ŝanĝiĝas dum pluraj jaroj.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj, ĉe nia UEA-konto kaj per la internacia pagosistemo PayPal. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Dum la abonjaro 2025 danke al la Amikaj donacoj 23 personoj ricevis senpagajn abonojn. La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo. Pagante vian kotizon por 2026, pensu pri tiuj, kiuj mem ne povas pagi, kaj donacu Amikan aŭ Patronan kotizon.

Enhavtabelo de la junia “Ondo” (2026, №328)

1 Kovropaĝa bildo: “Post la pluvo” (1935) de Aleksandr Gerasimov
2 Bazaj informoj pri “La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Intervjuo
6 Paweł Fischer-Kotowski. Mi vivas momente ekster la Esperanta tumulto: Intervjuo kun Ionel Oneţ

9 Lingvo
10 Pri la esprimo “tiel nomata”
17 Probal Dasgupta. “Mi akuzativas…!” diris Émile Zola
27 Sabine Fiedler. Novaj esploroj pri konstruitaj lingvoj
33 Chistopher Gledhill. Hazardaj kaj intencaj paronimoj: la rolo de paronimio en Esperanta vortfarado kaj terminologio
44 “Esperantologio / Esperanto Studies”
45 Ilona Koutny. Loko kaj enhavo de esperantologio fone de interlingvistiko
54 Marc van Oostendorp. Eviti rimon en Esperanta prozo
58 Aleksander Korĵenkov. La Ondo de … Esperantologio
59 Ryszard Rokicki. Rimarkoj pri interpretoj de la Fundamento
66 Klaus Schubert. Hugo Schuchardt, frua interlingvisto
73 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Interlingvistiko kaj esperantologio en “La Ondo de Esperanto”
77 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Interlingvistiko kaj esperantologio en “Ruslanda Esperantisto”
78 UK-111: La 48a Esperantologia Konferenco

79 Eventoj
80 Tim Owen. Jubilea Brita Kongreso: 50 jaroj de EAB
83 Iraneide Morais. Brazila Kongreso: “Esperanto kaj indiĝenaj lingvoj”
84 Paulo S. Viana. La 36a Esperanto-renkontiĝo de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro
85 Andreas Diemel. Dulanda kongreso en Olomouc
86 Ladislav Kovář. Fervojistoj kongresis en Serbio
87 Filip Ivančić. La 14a Kongreso de kroataj esperantistoj
88 Torine Raharisoa. Malagasa Seminario – ponto inter la koroj
90 Alessio Giordano, Giulia Costanzi. Kio okazis dum IJF 2026? Jen eta resumo
91 Ulrich Matthias. Esperantaj Tagoj en du Mondaj Kulturaj Heredaĵoj
93 Snaiguolė Malych. Litovio: Somera kunflugo kun eminentaj gastoj
95 Andreo Grossmann. Jam la 91a staĝo de Espéranto France-Est
95 Michel Basso. “Esperante Ludu” ĉe la Strata Festivalo
96 Irina Gonĉarova. APERo-19, eĉ pli sukcesa ol la antaŭaj
97 Parker Adey. MeKaRo 2026
98 Takemori Hirotoshi. La 74a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo
98 Lu Wunsch-Rolshoven. PRINTEMPE en Wiesbaden
99 Aŭstrio agnoskis Esperanton
100 Aleksander Korĵenkov. Graco: Pli ol mil kongresanoj 100
100 Aleksander Korĵenkov. Raportoj pri ĉiuj Universalaj Kongresoj ekde 1991
101 La Kongresa Libro aperis
101 La 113a UK okazos en Kaŭno
103 Koncize (9 informoj)
104 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Ni funebras kaj kondolencas

106 Arkivo
107 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en julio 2026

111 Kulturo
112 Paulo S. Viana. Turka marŝo
114 Debra Hamel. Promenado en la parko
116 Nikolao Gudskov. Etenditaj sentencoj kaj paraboloj (Recenzo: Julian Modest. “La vendisto de feliĉo”)
117 Toño del Barrio. “Kien ci iras?” Ĉu Nova versio aŭ nova traduko? (Recenzo: Henryk Sienkiewicz. “Kien ci iras? Romano pri la tempo Nerona”)
121 La respondo de Sergio Pokrovskij
128 Paŭlo Moĵajevo. La albumo, aŭskultinda je ĉioma ajn horo! (Recenzo: Kaj Tiel Plu. “Je la kvara”)
129 Flo Martorell. La Roko: Nova albumeto de Martin & la Talpoj
130 Humphrey Tonkin. Ili ĉiuj iris en la regnon de lumo…
131 Biblioteka Apogo Bachrich: alvoko 2026
132 Literatura Foiro, 2026, №341
132 Retbutiko lanĉita, gajnintoj de INK-5 premiotaj

133 Mozaiko
134 Stanislav Belov. Estas tiel varmege ĉi tie, ke eblas rosti blankan urson!
135 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
136 Perantoj de “La Ondo de Esperanto”
137 Reklamo

(R)Estu kun la “Ondo” ankaŭ en la 2026a jaro! (Re)Abonu mem kaj/aŭ abonigu viajn amikojn!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/07/ondo-162/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La Ondo de … Esperantologio appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta