La unua bita unuopaĵo de IVIDOB’ en Esperanto
La 6an de julio 2026 aperis la unuopaĵo (single) “La nep’ de la sun’” de IVIDOB’ (Ividub) – bando el la Tuluza regiono, kiu ofertas aŭtentan sonon kaj miksas modernan regeon, dob’on kun elektro-popmuziko. Iliaj poeziaj kaj socie konsciaj kantotekstoj realisme reflektas aktualajn sociajn problemojn, tamen sen malamo aŭ perforto, transdonante potencan mesaĝon kun milda tuŝo.
Ividub prezentis ĉirkaŭ cent koncertojn en sudokcidenta Francio, ludante elektronikan muzikon en triopoj, kvartetoj kaj kiel plena seppersona bando. Post du albumoj (“Même les abeilles” kaj “Babylon le voleur”) kaj ses bitaj unuopaj eldonoj (el iliaj ses muzikfilmetoj), ilia tria albumo “Un goût de liberté” aperis la 28an de junio 2026.
Dum preparado de ilia nova albumo, Ivi kaj Morine nature sugestis provi kanti kanton en Esperanto, kiu resonas kun la temo (enmigrado kaj toleremo) kaj la spirito de Esperanto kiel internacia lingvo. Giuseppe Castelli tradukis kaj adaptis la kanzonon “Le petit fils du soleil” kiel “La nep’ de la sun’” kaj helpis al Morine kun la kantado.
Vi povas malkovri ĉi tiun du-titolan unuopaĵone ĉe Vinilkosmo https://www.vinilkosmo.com/eo/artiste/ividub-ividob kaj ankaŭ elsendflue en la kutimaj platformoj ĉe https://bfan.link/la-nep-de-la-sun.
Varbvideo https://youtu.be/SkxitPQKEwE?si=jiApaumQ8q2Scs-f:
Pli da informoj pri IVIDUB https://www.ividub.fr/
Floréal Martorell
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/07//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La unua bita unuopaĵo de IVIDOB’ en Esperanto appeared first on La Ondo de Esperanto.



