Aperis ampleksa preĝlibro kaj germana versio de La plej granda rimedo
Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) povas fieri pri du novaj atingoj: la ĵusa apero de ampleksa nova preĝlibro kaj de la germana versio de “La plej granda rimedo”.
La ĵus aperinta nova bahaa preĝlibro kun preĝoj de Bahá’u’lláh, Báb kaj ‘Abdu’l-Bahá estas almenaŭ duoble pli dika ol la ĝis nun uzita el la jaro 1992. Multaj pliaj ĝeneralaj preĝoj estis por tiu eldono nove tradukitaj kaj krome aro da por specifaj okazoj kiel fasto aŭ novruzo, la bahaa novjaro. Krome estas apendice aldonita la bahaa kalendaro kun esperantigitaj nomoj de la 19 monatoj de la bahaa kalendaro.
“La plej granda rimedo” origine aperis, post plurjardeka prepariĝo, en angla lingvo (The Greatest Instrument for Promoting Harmony and Civilization) ĉe la bahaa eldonejo George Ronald. Ĝi estas ampleksa kompilaĵo el la bahaaj skriboj pri la principo de internacia helpa lingvo (IHL). La bahaa lingvisto Gregory P. Meyes ĝin editoris kaj verkis por ĝi sciencan enkondukon. La libro aperis lige kun la jubilea UK en Lillo 2015. Poste BEL en 2019 aperigis Esperantan tradukon. Kaj lige kun la propra jubileo de BEL, nome ĝia 50-jariĝo en 2023, estis decidite provi ĝin aperigi en ankoraŭ pliaj lingvoj, el kiuj nun la unua estas la germana. La espero estas ke sekvos ĝin ankoraŭ pliaj.
La germana versio de la libro havas same kiel la Esperanta 124 paĝojn kaj konsistas precipe el tre ampleksa kompilaĵo el la bahaaj skriboj pri la principo de internacia helpa lingvo – kun eroj, kiuj ĝis nun nur tie aperis – kaj la tre leginda enkonduko de Gregory P. Meyes. Plimulto de la en ĝi kompilitaj citaĵoj nature traktas Esperanton.
Bernhard Westerhoff
sekretario de BEL
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Aperis ampleksa preĝlibro kaj germana versio de La plej granda rimedo appeared first on La Ondo de Esperanto.



