PMA

Verda Energio – per Esperanto, por Kubo

KuboUniversala Esperanto-Asocio (UEA) lanĉas donackampanjon pere de Fondaĵo Klimato por subteni konkretan projekton en Kubo: instalon de sunenergia sistemo por Esperanto-Centro Havano. La centro, kiu ankaŭ estas sidejo de Kuba Esperanto-Asocio (KEA), jam de jardekoj servas kiel grava renkontiĝejo por la kuba Esperanto-movado kaj eksterlandaj vizitantoj.

La centro gastigas la bibliotekon de KEA kaj ĝian libroservon kaj havas ĉambrojn por diversaj agadoj. En ĝi okazas kursoj, kunvenoj, kulturaj aranĝoj, internaciaj kontaktoj kaj diversaj agadoj por disvastigi Esperanton, inkluzive de la administrado de KEA. Tamen la nuna energia situacio en Kubo fariĝis serioza defio. Oftaj kaj longaj elektropaneoj malfaciligas ne nur la agadojn, sed ankaŭ la plej bazajn komunikajn taskojn, limigante la kapablon de la Centro plenumi sian rolon por la kuba Esperanto-movado.

Tion montris eĉ la lastatempa festado de la 47a datreveno de la refondigo de KEA. Kiel informis ĝia prezidanto, Alberto Fernández-Calienes, la serviloj de la Ministerio pri Kulturo restis dum pluraj tagoj sen konekto pro energipaneoj. Por povi elŝuti la multajn salutmesaĝojn ricevitajn el la tuta mondo kaj prezenti ilin dum la festo necesis speciale organizi baterion kaj ekipaĵon por provizora konektiĝo. La mesaĝoj fine atingis la ĉeestantojn kaj fariĝis unu el la plej kortuŝaj momentoj de la festado.

Por helpi fronti tiajn malfacilaĵojn KEA diligente esploris diversajn eblojn kaj ricevis profesian proponon por sunenergia sistemo kun instalado, garantio kaj postvenda servo. La projekto estis analizita kunlabore kun UEA, kies reprezentantoj vizitis la centron en februaro 2026, kaj kontrolita ankaŭ de spertaj kontaktoj en Kubo. Temas pri realisma kaj efektivigebla projekto kun klara kaj mezurebla rezulto – kiun ni kune povos helpi realigi.

La bezonata sumo estas proksimume 3 500 EUR. Por kolekti tiun sumon UEA utiligos sian Fondaĵon Klimato. Temas pri la unua granda publika kampanjo de la fondaĵo ekde ĝia starigo en 2020. Ĝi kunigas du gravajn celojn: konkretan subtenon al Esperanto-agado kaj antaŭenigon de renovigebla energio, montrante, ke internacia solidareco kaj daŭripoveco povas iri kune, en plena kongruo kun la valoroj de la strategia plano AKIRI de UEA.

Tiu agado helpos certigi bazan energian stabilecon por Esperanto-Centro Havano, tiel ke ĝi povu plu servi al la kuba kaj internacia Esperanto-komunumoj malgraŭ malfacilaj cirkonstancoj. UEA invitas ĉiujn samideanojn, amikojn de Kubo kaj subtenantojn de daŭripovaj iniciatoj kontribui. Donacoj estas bonvenaj al Fondaĵo Klimato de UEA kun la indiko Verda Energio – per Esperanto, por Kubo Esperanto-Centro Havano: https://uea.org/alighoj/donacoj/CO2. Donacantoj aperos en la Oficiala Informilo de la revuo Esperanto. UEA kaj KEA kunlaboros por regule raporti pri la kampanjo kaj realigo de la projekto.

Antaŭ 47 jaroj Kuba Esperanto-Asocio komencis novan etapon de sia historio. Nun ni povas helpi certigi, ke la Esperanto-Centro Havano havu pli da verda energio por daŭrigi sian mision ankaŭ en la estonteco. UEA antaŭdankas al ĉiuj, kiuj kunlaboros, por tiu celo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1308.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Verda Energio – per Esperanto, por Kubo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta