Raportoj pri ĉiuj Universalaj Kongresoj ekde la 1991a jaro

Post sep semajnoj, la 1an de aŭgusto 2026 en Graco komenciĝos la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK). En nia arkiva retejo (ne en ĉi tiu novaĵretejo) estas publikigitaj artikoloj pri ĉiuj UKoj okazintaj ekde la 76a UK en Bergeno en 1991 ĝis la 110a UK en Brno en 2025, escepte de la 105a (Montrealo, 2020) kaj 106a (Belfasto, 2021) kongresoj, kiuj estis nuligitaj pro la koronvirusa pandemio.
Ĉi tiuj artikoloj unue aperis en la gazetoj “Ruslanda Esperantisto” kaj “La Ondo de Esperanto”.
Atendante novaĵojn el Graco, vi povas (re)legi la prikongresajn raportojn (kaj aliajn tekstojn) el la jaroj 1991-2025 ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ind-kong.htm.
AlKo
Foto de John Huang (UK-109, Aruŝo)
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/06/uk-6/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Raportoj pri ĉiuj Universalaj Kongresoj ekde la 1991a jaro appeared first on La Ondo de Esperanto.



