UK-111: La 48a Esperantologia Konferenco
Kadre de la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Graco, Aŭstrio, la 6an de aŭgusto 2026 okazos la 48a Esperantologia Konferenco (EK), organizata de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La EK reliefiĝas ekde 1978 kiel la ĉefa scienca forumo pri esperantologio kaj interlingvistiko kaj kunvenigas fakulojn, esploristojn kaj kongresanojn por diskuti aktualajn temojn rilatajn al Esperanto, lingvoplanado, arkivaj kolektoj, lingvopolitiko kaj lingva justeco.
La 48a EK aparte fokusiĝos al bibliotekoj, arkivoj kaj memorkonservado profite de la fakto, ke Aŭstrio gastigas unu el la plej gravaj kolektoj pri interlingvistiko kaj planlingvoj en la mondo – la Esperanto-Muzeon kaj Kolekton por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. Aldone estos diskutoj pri lingva justeco, interlingvistiko kaj la estonteco de Esperanto. La programon konsistigas la jenaj prezentaĵoj:
-
-
- Bernhard Tuider | La diĝitaj dokumentoj en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko
- Gabriela Skonieczna | La Biblioteko Hector Hodler en la Pola Nacia Biblioteko: defioj kaj ŝancoj
- Pascal Dubourg Glatigny | Scienco sen datumoj? La franca nacia kolektado de Esperanto-arkivoj en la ekosistemo de memorkonservado
- Rubèn Fernández Asensio | La Esperanto-Muzeo de Subirats
- Alessandra Madella | Dokumenti Esperantan spektaklon: La multkomunikila arkivo de “1910”
- Davide Astori | La ekonomio de la donaco en esperantistaj bibliotekoj: sociologia analizo de la patrimoniigo de la esperanta libro, kun aparta atento al la itala situacio
- Ekaterina Bebenina | Al indekso de lingva justeco: metodika provo surbaze de statistikaj datumoj
- Philippe Planchon | Diverseco de la konstruitaj lingvoj: semiologia kaj enunciativa perspektivo
- Sébastien Moret kaj Pascal Dubourg Glatigny | Esperanto – 140 jaroj: ĉi tio ne plu estas projekto (pri scienca konferenco en Parizo en 2027)
La 48an EK-on organizas profesoroj Klaus Schubert kaj Bengt-Arne Wickström nome de CED. Post la konferenco okazos speciala elsendo de la Nitobe-simpozio el Kostariko, gvidota de Michele Gazzola.
CED, fondita en 1952 kiel institucio de UEA, antaŭenigas esploradon pri interlingvistiko, lingvopolitiko kaj lingva justeco per konferencoj, publikaĵoj kaj subteno al esploristoj tra la mondo. La granda nombro da ricevitaj proponoj por la 48a EK – pli ol eblis enprogramigi – montras la viglecon de la scienca kaj kultura laboro ĉirkaŭ Esperanto kaj interlingvistiko. UEA aparte dankas al ĉiuj kandidatoj. Pli pri la EK oni povas legi en la retejode CED.
Por aliĝi al la 111a UK kaj partopreni ankaŭ la 48an Esperantologian Konferencon aliru https://uk.esperanto.net – la lasta aliĝperiodo kun rabato daŭros ĝis la 30a de junio 2026.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1302.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
-
The post UK-111: La 48a Esperantologia Konferenco appeared first on La Ondo de Esperanto.



