PMA

Valentin Melnikov forpasis

La 23an de majo 2026 forpasis

Valentin Viktoroviĉ Melnikov (Мельников, 1957-2026)

Valentin

Moskva kemiisto, programisto, aktiva partoprenanto de intelektaj ludoj kaj esperantisto (de 1982); aŭtoro de “Ni vivas malgraŭ ĉio” (poezio kaj prozo, 2021); tradukinto de “Kojonov Luĉjo” (anonima erotika poemo, 1995), “La morto de Ivan Iljiĉ” de Lev Tolstoj (1997), “Eŭgeno Onegin” de Aleksandr Puŝkin (2005) kaj “El la rusa poezio” (antologio, 2020), laŭreato de kelkaj literaturaj konkursoj; liaj poemoj, tradukoj, recenzoj kaj artikoloj aperis en “Sezonoj”, “La Ondo de Esperanto”, “Ruslanda Esperantisto”, “Cerbe kaj kore”, “Esperanto”, “La Karavelo” kaj en aliaj gazetoj kaj libroj; membro de la Akademio de Esperanto (2019-26).

Ni kondolencas la familianojn, amikojn kaj samideanojn de Valentin Melnikov, kiu estis konstanta kunlaboranto de “La Ondo de Esperanto” la fino de 2019.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/05/melnikov-7/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Valentin Melnikov forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta