La finna egipto ekparolas Esperanton
Unu el la ampleksaj ĉefverkoj de la finna literaturo baldaŭ aperos en Esperanto. Jouko Lindstedt jam de pli ol unu jaro tradukadas la plej konatan romanon de Mika Waltari, Sinuhe la Egipto. Ĝin eldonos Esperanto-Asocio de Britio. En nia intervjuo Jouko Lindstedt rakontas, pri kia libro temas kaj kial indas ĝin traduki al Esperanto.

La historia romano “Sinuhe egyptiläinen” (Sinuhe la Egipto) estis en 2008 elektita la plej amata libro en Finnlando, kaj en 2017 ĝi en publika voĉdonado estis nomita la verko de la jarcento. La libro aperis en 1945, tuj post la dua mondmilito, kaj kvankam ĝi temas pri okazaĵoj en Egiptio antaŭ pli ol tri mil jaroj, multaj vidis en ĝi ankaŭ alegorion pri okazaĵoj de la ĵusa milito.
La aŭtoro Mika Waltari verkis la ampleksan libron dum nuraj tri kaj duona monatoj, en stato de intensa inspiriĝo, certe influite de siaj dummilitaj spertoj, sed sur la solida bazo de dudekjara profunda interesiĝo pri la historio de Egiptio. Tiun interesiĝon vekis la malkovro de la tombo de Tutanĥamono en 1922, kiam Waltari estis 14-jara.
La verko baldaŭ estis tradukita al multaj lingvoj, kaj iĝis ankaŭ internacie unu el la plej furoraj sukcesoj de la finna literaturo. Krom la literaturaj valoroj, la libro ricevis laŭdojn de spertuloj pro sia escepta fideleco al la fakta historio de Egiptio kaj la najbara regiono, tia kia ĝi estis konata en la verkotempo.
Nun Esperanto-Asocio de Britio decidis eldoni la verkon, kiun jam tradukas Jouko Lindstedt. Ni petis lin rakonti pli pri la projekto.
Libera Folio: Kio estas speciala pri ĉi tiu libro, kial vi decidis traduki ĝuste ĝin?
Jouko Lindstedt: – Ĝi estas internacie unu el la plej sukcesaj finnaj romanoj. Unuflanke, ĝi estas fascina rakonto kun atentokapta intrigo okazanta en la Proksim-Oriento dum la 14-a jarcento antaŭ la Komuna Erao, kun multaj faktoj science fidindaj. Aliflanke, ĝi estas ankaŭ provo de la aŭtoro pritrakti la profundajn elreviĝon kaj pesimismon kaŭzitajn de la Dua Mondmilito. Tradukante mi sentis, ke Sinuhe parolas ankaŭ pri tiuj elreviĝo kaj pesimismo, kiujn multaj el ni sentas pro la okazaĵoj en la nuna mondo.
Sinuhe estas jam tradukita al multaj lingvoj, ĉu ne indus elekti iun same altkvalitan sed internacie malpli konatan verkon?
– Mi supozas, ke altkvalitaj finnaj romanoj estas ĝuste tiuj, kiujn oni multe tradukis! Esceptoj estas nur iuj, kiuj malgraŭ sia bona kvalito parolas ĉefe nur al la finna legantaro, kaj eble ankaŭ iuj, kiujn estus tre malfacile traduki.
Ĉu vi ion scias pri la kvalito de la tradukoj en aliaj lingvoj?
– Mi ne rigardis ilin. Sed laŭ Vikipedio la angla traduko forlasis trionon de la teksto, ĉefe la filozofiecajn partojn, kaj krome ĝi baziĝas sur la sveda traduko, ne la finna originalo. Tamen ĝi siatempe tre furoris en Usono kaj estis eĉ filmita en Holivudo. Ekzemple la bulgaran tradukon faris mia unua instruisto pri la bulgara, kiu tre bone sciis la finnan. Pri la ceteraj tradukoj, sume ĉirkaŭ 40, mi nenion scias.
La verko estas tre ampleksa. Kiom da tempo vi jam okupiĝas pri ĝi, kaj kiel longe vi kredas ke daŭros sume la laboro?
Mi komencis serioze traduki komence de la jaro 2025 kaj nun ĵus povis sendi la unuan duonon de mia manuskripto al du provlegantoj. Laborante samtakte mi finos la duan duonon iam dum la aŭtuno de 2027, kio signifas, ke post provlegado kaj reviziado la libro povos aperi iam dum 2028. Mi klopodas por labori regule, sed kompreneble havas ankaŭ multajn aliajn aferojn en la vivo, ankaŭ Esperantajn…
Kiajn defiojn vi renkontis ĝis nun?
– La stilo de Waltari, kun speciala impona ritmo kaj iuj intence arĥaikaj trajtoj, estas esenca ingredienco de la verko kaj estas grave iel transdoni ĝin en Esperanto. Li multon ĉerpis el la Biblio, en kiu precipe la libro de la Predikanto ankaŭ teme tuŝas la verkon, sekve mi ofte konsultis la Esperantan Malnovan Testamenton. Ankaŭ la Proverbaro de Zamenhof estis bona helpilo en pluraj lokoj. Sed male ol oni povus kredi, ”La Faraono” de Prus, lerte tradukita de Kabe, estas teme kaj stile tiom alitipa verko, ke ĝi ne multe utilis en la tradukado.
Ĉu vi kredas, ke la verko havas ŝancon iĝi populara inter novaj generacioj de esperantistoj, kiuj eble ne kutimas legi tiel ampleksajn tekstojn?
– Nu, la esperantistoj ja ankoraŭ iom legas librojn, dum en la cetera mondo pli kaj pli da homoj utiligas nur aŭdvidan materialon – kiu ĝis nun malmultas en Esperantujo. Mi esperas, ke multaj homoj almenaŭ komencos legi kaj estos poste kaptitaj de la intrigo kaj legos ĝis la fino!


