Iĝu aktivulo en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi aktivulo en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) de TEJO. La komisiono prizorgas la eksterajn rilatojn de TEJO kun aliaj eŭropaj kaj tutmondaj junularaj organizoj cele al kunlaboro, interŝanĝo kaj politika lobiumado pri temoj, kiuj gravas al TEJO kaj al junaj esperantistoj. La komisiono ankaŭ prizorgas engaĝiĝon de TEJO ĉe junularaj platformoj, trejnas homojn pri junularaj rajtoj kaj subtenas aktivulojn de TEJO kandidatiĝi al internaciaj junularaj renkontiĝoj.
Esti KER-ano signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. KER-anoj agadas en kerna agadspaco por alporti nian vidpunkton, kiu ofte temas pri lingvopolitiko, al neesperantistaj junularaj spacoj. KER-anoj rolas en TEJO konatiĝante kun aliaj organizoj kaj parolante pri eventualaj komunaj kunlaboradoj aŭ projektoj, aŭ prezentante neformale Esperanton al aliaj homoj, adaptiĝante al la celgrupo. Aliflanke, KER-anoj kontribuas al la diskutoj kiuj okazas rete aŭ ĉeeste, foje verkante dokumentojn aŭ reagante en forumoj. Tiel ni kunportas nian kontribuon pri la temoj pri kiuj ni spertas.
Gravas ke esperantistoj ne restu izolitaj parolante pri lingvaj rajtoj kaj politiko nur inter si mem: Esperanto strebas al la tuta homaro kaj ne nur al ni!
KER estas malferma al junuloj kiuj estas individuaj membroj de TEJO (do kiuj aĝas inter 18 kaj 35 jarojn), ideale kun altnivelaj konoj de Esperanto kaj la angla. La aliĝo temas pri volontula aktivisma engaĝiĝo por la daŭro de tiu ĉi kaj la venonta KER-mandato (ekde la 1a de junio 2026 ĝis la 31a de aŭgusto 2027). Kiel KER-ano, vi certe lernos memstare labori kaj akompanate povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciataj temoj. La oportunoj kaj respondecoj estos atribuitaj ankaŭ laŭ via persona intereso kaj sperto.
Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/malferma-invito
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Iĝu aktivulo en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO appeared first on La Ondo de Esperanto.



