Nova retbutiko lanĉita kaj novaĵoj pri INK

Kiel menciite en ĉi tiu artikolo, Bobelarto nun havas propran retbutikon ĉe bobelarto.ink/butiko, kie legantoj povas aĉeti ĉiujn novelarojn de la Interkultura Novelo-Konkurso. Krom la ĵus lanĉita “Kie vojoj renkontiĝas” (INK-4), ankaŭ disponeblas “La sekreta vivo de miaj najbaroj” (INK-3), “La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj” (INK-2), kaj “Amo, tuso kaj forpaso” (INK-1).
La lanĉo de la butiko estis sukcesa, kun multaj vizitoj kaj mendoj de la novelaroj. Bobelarto dankas al la komunumo de literaturamantoj, kaj invitas vin profiti, ĝis la fino de majo, rabaton je 20% en ajna aĉeto en la butiko kun la rabatkupono “bobelarto”.
INK-5: Premio-ceremonio en Graco
La gajnintoj de la kvina INK estos anoncitaj la 2an de aŭgusto 2026 dum la 111a Universala Kongreso de UEA en Graco, Aŭstrio. La kvina INK ricevis rekordan nombron de 2247 konkursaĵoj pri la temo “La detalo kiu ŝanĝas ĉion”. La finalistaj noveloj estas aktuale en tradukado kaj redaktado por krei la novelaron kiu estos publikigita en aprilo 2027.
INK-6: Eblas partopreni ĝis la 30a de junio!
La sesa Interkultura Novelo-Konkurso akceptas kontribuaĵojn ĝis la 30a de junio 2026. La temo estas Proksime al la celo. Imagu momenton, kiam la protagonisto estas nur unu paŝon for de sia celo. Ĉu la revo realiĝos aŭ restos en fantazio? Ĉu la gloro estos atingita aŭ ĝi glitos for de la fingroj? Jen tio kion aŭtoroj povas proponi al la konkurso, en Esperanto, sed ankaŭ en la franca, itala, japana, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina. La konkurso estas malfermita al ĉiuj aliaj lingvoj, por kiuj necesas aldoni tradukon al unu el la ok lingvoj menciitaj. Por pli da informoj, vizitu: bobelarto.ink/konkurso.
Bobelarto
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/05/bobelarto-10/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Nova retbutiko lanĉita kaj novaĵoj pri INK appeared first on La Ondo de Esperanto.



