PMA

APERo-19

apero

De la 30a de aprilo ĝis la 3a de majo apud Moskvo okazis la senkrokodila esperantista renkontiĝo APERo kun ĉ. 40 partoprenantoj. Mi certe ne trovos freŝajn vortojn por priskribi la eventon, kiun mi opinias eĉ pli sukcesa kaj emociplena, ol niaj antaŭaj APERoj, ĉiam ĝuindaj. Tial mi petis Oĉjon Ĉajka kontribui al tiu ĉi artikoleto, kiu bele bonhumorigis la renkontiĝon kaj majstris dum la vesperaj kaj noktaj kantadoj. Jen liaj impresoj:

«Mi ege ĝuis ĉi tiun APERon. Al mi plaĉis ĉiuj programeroj, kiujn mi partoprenis.
– La ludoj intelektaj, lingvaj, interkomunikaj, surtablaj. Mi ne povas ne nomi la homojn, kiuj gvidis ilin, kaj kiuj estas la viva historio de la Rusia kaj APERa Esperanto-Movado dum la lastah hardekoj: Georgij Kokolija kun “Propra ludo”, Larisa Ŝapoŝnikova, Mikaelo Povorin kaj Gennadij Basov kun la interpretista konkurso, la sama Povorin kun la rebusoj, Irina Gonĉarova kun “Homlupoj” kaj la juna aktivulino Jaroslavna Puŝkarskaja kun la bonegaj tablaj rolludoj “Aventuroj komenciĝas” – aparte por gejunuloj (jam pli-mapli parolantaj komencantoj) kaj por aĝuloj.
– Prelegoj kaj rakontoj, speciale tiu de Anastasia Ŝoliĉeva pri la naiva arto kun nia kortuŝa komuna praktikado, kaj ambaŭ prezentoj de Ilja Gnusarjov: pri la Esperanto-literaturo kaj pri AI-muziko kun escepte bonkvalita kaj profunde vibriga APERo-opero: mi vidis tiun flamon en la okuloj kaj vizaĝoj de la aŭskultantoj.
– Bela poezia kaj proza horo. Rekte en la koron, ĝis la radikoj de la animo.
– Kaj, certe, la vesperaj kaj noktaj kantadoj kun tre karaj homoj! Mi ege ĝuis kaj kunĝuis.
Fine de la Solena Fermo ni eĉ diris la tradician, sed jam forgesatan trifojan ĝisrevidan “Per Esperanto, por mondpaco kaj amikeco…” kaj kantis la kanzonon “Post multaj jaroj” de Vladimir Soroka.
Mi ŝargiĝis de la etoso, de la kunumado kun ĉiuj ĉi bonegaj verdaj homoj kaj jam atendas la jubilean 20an APERon sekvajare.

apero-19

Miaflanke mi, tamen, mencius la bonegan prelegon de Nikolao Gudskov “Kiel la homo komencis pensi” kaj la gviditan de li konversacion pri la komenco de la Esperanto-literaturo. Estis sufiĉe vigla konversacia rondo “Kiel akiri geamikojn se vi estas adolto”. Okazis tri primovadaj inform-diskutoj: pri la Volgia Esperanto-Renkontiĝo, okazonta en julio, pri novaj kaj jam funkciantaj lernigaj projektoj de “Esperanto-leto”, kaj pri la propono de MEA MASI lanĉi aŭtune tutlandan informkampanjon por allogi al Esperanto homojn de la pensia aĝo. Surprizo por ĉiuj estis la lumbildrakonto de la nekonato Aleksej Biĉkov pri lia blogo en Esperanto pri ekstrem-vojaĝoj. Remarkinda detalo: ĉi tiun APERon partoprenis kvar bone parolantaj novuloj, por kiuj ĉi tiu renkontiĝo estis la unua Esperanta aranĝo en la vivo.

Do… Plej koncize: Venu al APERo-20!

Irina Gonĉarova
MEA MASI

La supra foto: Galina Terentjeva
La dua foto: Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/05/ruslando-77/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post APERo-19 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta