Jubileoj kaj memordatoj en majo 2026

3. Antaŭ 65 jaroj mortis Pjotr Jevstafjeviĉ Stojan (Стоян, 1884-1903-1961), ruslandano loĝinta en pluraj landoj, matematikisto, instruisto, verkisto, vortaristo kaj esperantisto, aŭtoro de pluraj lingvoprojektoj; oficisto de CO de UEA en Ĝenevo (1925-30), aŭtoro de pluraj vortaroj kaj aliaj esperantologiaj verkoj, inter kiuj elstaras “Bibliografio de Internacia Lingvo” (1929) kaj “Deveno kaj vivo de la lingvo Esperanto” (1953); membro de la Lingva Komitato (1910-38, 1947-48).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 267-269.
11. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Hilda Dresen (1896-1913-1981), estona telegrafistino, tradukistino kaj esperantistino, ofte nomata “patrino de la estonaj esperantistoj”; aŭtorino de poemoj, aperintaj, interalie, en ŝia poemaro “Norda naturo” (1967); tradukintino de “Elektitaj versaĵoj” de M. Under (1929), “Horizontoj” de J. Barbarus (1931), “Estona antologio 1” (kun aliaj, 1932), “Ŝippereo” de J. Smuul (kun H. Tolve, 1968), “Kalevipoeg” de Fr. R. Kreutzwald (1975), “Estona soveta poezio” (kun aliaj, 1977), “Al abelujo ĝi flugas” de J. Liiv (1980) k. a., honora membro de UEA (1975).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 76-77.
12. Antaŭ 40 jaroj mortis Theodor Karl August Heinrich Jung (1892-1909-1986), pli konata kiel Teo Jung, germana, poste nederlanda presisto, ĵurnalisto, eldonisto kaj esperantisto; fondinto (1920) kaj redaktoro (ĝis 1962) de la gazeto “Esperanto Triumfonta” (ekde 1925 “Heroldo de Esperanto”), redaktoro de la organo de Internacia Esperanto-Ligo “Esperanto Internacia” (1936-40), eldoninto de pli ol cent libroj, aŭtoro de multaj artikoloj, lingvaj studoj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj kaj de kelkaj libroj inkluzive de “Landoj de l’ Fantazio” (romano, 1927) kaj “Ĉiu ĉiun” (biografio, 1979); membro de la Lingva Komitato (1933-48) kaj Akademio de Esperanto (1948-71), honora membro de UEA (1952).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 146-148.
15. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Mireille “Mirejo” Grosjean (pron.: miréj groĵán, 1946-1985- ), svisa lingvoinstruistino kaj esperantistino; prezidanto de Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds (1988-94), (kun)prezidanto (2006-21) kaj prezidanto (2021- ) de Svisa Esperanto-Societo, komitatano de UEA (1998-2022), prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA (2007-13), prezidanto de ILEI (2013-21)б kunfondinto kaj estrarano de la benina-svisa asocio Scio Sen Bariloj (2009- ), kunorganizinto de la 5a Afrika Kongreso de Esperanto en Kotonuo (jarŝanĝo 2013-14), ĉeforganizanto de la 3a Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto (Neŭŝatelo kaj La Chaux-de-Fonds, 2015); aŭtoro de pluraj artikoloj kaj de tri libroj: “Afrikanoj kaj mi” (2009), “Komunikado en Afriko” (2014) kaj “Bonvole eniru sen frapi! Kurso pri konfliktosolvado” (3 vol., 2015); honora membro de UEA (2025), honora membro de ILEI (2022), laŭreato de la Diplomo de UEA pri Elstara Agado (2011), laŭreato de la Premio Deguĉi (2016); La Esperantisto de la Jaro 2014.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 113-115.
21. Antaŭ 25 jaroj mortis Hugo Röllinger (1905-1921-2001), germana asekuristo kaj esperantisto; Esperanto-instruisto, fondinto (1949) kaj longtempa prezidanto de la Esperanto-grupo en Bad Kissingen, ofta preleganto en la Esperanto-kastelo Grésillon kaj universitato La Laguna; komisiito de UEA (1965-2001) pri listo de stratoj, placoj, parkoj kaj aliaj Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEOj), kiu en 1997 aperis libroforme kiel “Monumente pri Esperanto”; honora membro de GEA (1992) kaj UEA (1995).
21. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Ye Laishi (ps. de Bao Shuyuan, 1911-1927-1994, formita el la Esperanta plumnomo Ĵelezo), ĉina scienca, kultura kaj socia aganto kaj esperantisto; kunfondinto de Ĉina Proleta Esperanto-Unio (1931), redaktoro de “La Mondo” (1932-37), “Ĉinio Hurlas” (1936-38) kaj “Heroldo de Ĉinio” (1939-44); vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) ekde ties fondo (1951-86), aganta prezidanto (1986-89), poste honora prezidanto de ĈEL, prezidanto de LKK de la 71a UK (Pekino, 1986).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 302-303.
21. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Endre Tóth (1931-1960?-1981), hungara muzikisto, instruisto, redaktoro, verkisto kaj esperantisto, blindiĝinta en 1945 pro eksplodo de mino; aŭtoro de verkoj hungaraj, germanaj kaj Esperantaj, kiuj aperis unu jaron post lia morto en la novelaro “Lappar, la antikristo” (1982), alte taksita de la kritiko kaj legantaro, kaj ricevinta la premion “La Verko de la Jaro 1982”.
21. Antaŭ 95 jaroj mortis Théophile Cart (pron.: kar, 1855-1901-1931), franca filologo, instruisto, poligloto kaj esperantisto; vicprezidanto (1902-08) kaj prezidanto (1908-11) de la internacia/Francia asocio SPPE/SFPE, post ties reorganizo ĝia vicprezidanto (1911-23) kaj honora prezidanto (1923); kunfondinto kaj direktoro de Presa Esperantista Societo (1905); kunaŭtoro de la lernolibro “L’Espéranto en dix leçons” (kun M. Pagnier, 1902) kun pli ol 100 mil venditaj ekz-oj en pli ol dudek francaj eldonoj kaj kun dekoj da eldonoj en pluraj lingvoj; aŭtoro de dekoj da libroj kaj broŝuroj en/pri Esperanto; redaktoro de “Lingvo Internacia” (1907-14); fondinto kaj redaktoro de la brajla gazeto “Esperanta Ligilo” (1904-14); defonda membro de la Lingva Komitato (1905) kaj Akademio de Esperanto (1908), direktoro de la Sekcio por Komuna Vortaro (1908-12, poste ĝenerala direktoro por la Vortaro), prezidanto de la Akademio de Esperanto (1920-31).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 55-57.
23. Antaŭ 35 jaroj (1991) aperis la unua kajero de la renaskita revuo “La Ondo de Esperanto”, eldonata ĝis nun.
29. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Ionel Oneţ (pron.: onec, 1956-1981- ), rumana esperantisto, en 1988 migrinta el Rumanio al Usono, poste al Nederlando; vicdirektoro de la oficejo de ELNA (nun: Esperanto USA, 1989-2002), oficisto de CO de UEA en Roterdamo respondeca pri la libroservo (2002-25), gvidanto de la kongresa libroservo en pluraj UKoj; redaktoro de “La Orient-Ekspreso” (1993-96) kaj “Esperanto USA” (1997-2002), posedanto de la eldonejo “Bero” (1990) eldoninta pli ol 60 librojn; aŭtoro de kelkaj libroj kaj broŝuroj pri Esperanto por rumanoj, tradukinto de pluraj libroj el la rumana, angla kaj franca lingvoj, kunredaktinto de ses rumanlingvaj kajeroj de “Documente Esperanto” (1997-2002) kaj de bibliografio de Esperantaj tradukoj el la rumana literaturo (2007); laŭreato de la Diplomo de UEA pri Elstara Arta Agado (2022).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 221-222.
30. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Detlev Blanke (1941-1957-2016), germana lingvisto kaj esperantisto, fakulo pri interlingvistiko, esperantologio kaj terminologio; sekretario de Centra Laborrondo Esperanto en la Kulturligo de GDR (1968-81) kaj de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR (GDREA, 1981-91); membro de la Internacia Komitato de MEM (1970-90), membro de la Komitato de UEA (1978-98), estrarano de CED (1974-2016); iniciatinto (1978) de la Esperantologiaj Konferencoj kadre de la UKoj kaj gvidanto de dudeko da ili; iniciatinto (1991) kaj prezidanto (1991-2011) de la interlingvistika societo Gesellschaft für Interlinguistik (GIL); redaktoro de “der esperantist” (1970-90), “Paco” (GDR-eldonoj, 1970-89), “Interlinguistische Informationen” (1992-2016), “Informilo por Interlingvistoj” (1992-2016); aŭtoro de centoj da sciencaj studoj, artikoloj, recenzoj kaj de pluraj libroj (“Internationale Plansprachen”, 1985; “Skizo de la historio de GDREA”, 1990; “Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la “alia flanko””, 2004 k. a.); redaktinto de pli ol 50 artikolaroj; honora membro de UEA (2011).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, 36-37.
31. Antaŭ 25 jaroj mortis Torben Kehlet (1941-196?-2001), dana entreprenisto kaj esperantisto, komence de la 1970aj jaroj ekloĝinta en Belgio; sub la markoj TK (Danlando) kaj TK/Stafeto (Belgio) li eldonis dekojn da gravaj Esperanto-libroj inkluzive de “La Nobla Korano” (1969), “ABZ de amo” de I. kaj S. Hegeler (1972), “La Granda Kaldrono” de J. Francis (1978), “Esperantologiaj studoj” de E. Wüster (1978), “ Pri lingvo kaj aliaj artoj” de W. Auld (1978), “Ĉiu ĉiun” de T. Jung (1979), “Li kaj Ni” (1985), “Ĉu-serio” de J. Valano/Balano (ps. de C. Piron) kaj “Eseoj memore al Ivo Lapenna” (2001) kies eldonon li ne ĝisvivis; krome, Kehlet eldonis la revuon “Monato” en ties unua periodo (1980-84) kaj fondis la retejon esperanto.net.
31. Antaŭ 15 jaroj mortis Leendert Cornelis “Leen” Deij (1919-1935-2011), nederlanda maristo, havenfaka instruisto kaj esperantisto; aktivulo de la laborista Esperanto-movado, kunlaboranto de pluraj Esperantaj gazetoj, verkinto de la himnoj de SAT kaj Esperanta Civito, aŭtoro de la poemaro “Fragmentoj” (1988), romano “Aminda” (1997) kaj de tri kolektoj de “infanrimaĵoj”.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por majo 2926, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/05/majo-12/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Jubileoj kaj memordatoj en majo 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.


