PMA

Esperantaj Tagoj de Krakovo

krakovo

Kiel ĉiujare, ni kore invitas vin veni al Esperantaj Tagoj de Krakovo. Jam por la 37a fojo ni ĝuos bonetosan eventon kun diverstemaj prelegoj, projekciado de filmoj, koncertoj kaj ekskurso al salminejo, gvidata en Esperanto. La programo estas ampleksa kaj tre interesa; vi povas vidi ĝin ĉe http://www.esperantujo.cba.pl/etagoj/.

Tempo: de la 29a ĝis la 31a de majo 2026
Loko: Krakovo, str. Sokolska 13 + ekskurso al la salminejo en Wieliczka
Aliĝilo: http://www.esperantujo.cba.pl/aligxilo
Ebleco tranokti: http://www.esperantujo.cba.pl/tranoktebleco

Se vi havas amikojn, kiuj interesiĝus lerneti iom da kaj pri Esperanto, mi rimarkigas, ke sabate estas planata leciono por poloj – nepre instigu potencialajn interesatojn!

Kaj se vi uzas Fejsbukon, ni petas klaki “mi partoprenos” ĉe https://mallonge.net/kse37

Tymoteusz Smoliński

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Esperantaj Tagoj de Krakovo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta