Akademia deklaro pri la esprimo “tiel nomata”
La 7an de aprilo 2026, la Akademio aprobis deklaron pri la esprimo “tiel nomata”. Voĉdonis 40 akademianoj, 28 aprobis (70 %), 5 voĉdonis kontraŭ (12 %) kaj 7 voĉdonis sendecide (18 %).
Pri la esprimo “tiel nomata”
En tiu esprimo la verbo nomi signifas proksimume signi ion aŭ iun per distinga vorto kutime uzata, t.e. uzi pli-malpli arbitran etikedon (nomon, kromnomon, priskribon, titolon, funkcion…), asignitan al la priparolata persono aŭ objekto. Tiun lastan ni konvencie nomos la etikedito.
Kiel iĝos klare en la analizo de la ĉi-sube citotaj ekzemploj, en la vortokombino “tiel nomata” la adverbo tiel resendas al tiu etikedo kaj ofte portas ian subkomprenitan nuancon koncerne la rilaton inter la etikedito kaj ties etikedo.
Tiu vortokombino aperas en du malsamaj uzmanieroj. Ambaŭ estas zamenhofaj, tute kutimaj kaj vaste uzataj de la plej frua Esperanta epoko. Estas utile konscii pri tiuj du uzmanieroj por ĝuste interpreti la frazojn, en kiuj ili aperas.
Legu la tutan deklaron (pdf) ĉi tie.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/04/akademio-37/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Akademia deklaro pri la esprimo “tiel nomata” appeared first on La Ondo de Esperanto.



