Bjalistoko: Solena flormetado morgaŭ

Bjalistoka Esperanto-Societo invitas mardon, la 14an de aprilo 2026 al renkontiĝo omaĝe al Ludoviko Zamenhof okaze de la 109a datreveno de lia morto. Je 15a horo okazos solena flormetado ĉe la monumento al Zamenhof ĉe la placo Paweł Bogdan Adamowicz kaj rememoro pri la iniciatinto de la Internacia Lingvo.
Poste ni invitos vin al la Esperanto-Klubejo ĉe la strato Piękna 3 por renkontiĝo kun grupo de esperantistoj el Nowy Sącz.
Fonto: https://espero.bialystok.pl/eo/memore-al-zamenhof-14-04-2025/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Bjalistoko: Solena flormetado morgaŭ appeared first on La Ondo de Esperanto.



