PMA

Legosalono de ĝentilhomoj: Literatura Vivo

literatura vivoLa legosalono de ĝentilhomoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/. Ni renkontiĝas ĉiun duan sabaton (14:00 UTC) en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.

La 11an de aprilo 2026 ni legos elektitajn pecojn de la oka numero de Literatura Vivo

Por ricevi la specialan PDF-on kun la teksto, enskribiĝu al la novaĵletero de Bobelarto en nia retejo bobelarto.ink. Ni sendos al vi la e-version de la legaĵo ĵaŭdon antaŭ la legosalono.

Ĝi daŭras unu horon kaj ni renkontiĝos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto. Ĝi taŭgas por vi, se vi deziras legi verkojn en Esperanto. La gvidanto de la sesio prezentas mallonge la elektitajn verkojn, kaj kial elektis specife tiujn ĉi. Ni komencas legi verkon kune. Ni ĉiuj legas, kaj ĉirkaŭdonas la eblecon al ĉiuj laŭtlegi. La celo de la sesioj estas ĝui literaturon kune. Ne paroli pri ili, sed fakte legi kaj esti kun la teksto kun homoj, kiuj ankaŭ volas ekkoni tiun verkon. Fine eblas pridiskuti la legitan verkon, se homoj volas resti kaj priparoli ĝin.

La sesioj ne estos registritaj. Aperu ĝustatempe kaj spertu vivan literaturon kun ni!

Fonto: https://eventaservo.org/e/7cb02a

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Legosalono de ĝentilhomoj: Literatura Vivo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta