PMA

Nun eblas esperantigi filmojn en Youtube

Nun eblas aldoni parolon en Esperanto al filmoj kiuj jam troviĝas en Youtube. Tiel ekzemple Esperanto-kluboj povus kune dubli popularajn filmojn kaj proponi la novan lingvoversion al la reĝisoro de la filmo, rakontas Alexander Vaughn Miller en sia artikolo.

Se estas sonelektoj, tiuj troveblas ĉe la dentorado.

La videospektejo Youtube lastatempe ebligis por ĉiuj kreantoj aldonadon de pluraj sontrakoj por la sama filmo. Delonge eblis aldoni subtekstojn en multaj lingvoj al filmo, sed oni povis aŭdi nur la originalajn sonon kaj lingvon.

Kvankam la afero estas iom teknika, esperantistoj povus uzi ĝin aŭ krei materialon por ĝi, sed neniu en la movado faros tion se esperantistoj ne multe mencios ĝin.

Por aŭdi dublaĵon, oni pli frue devis alŝuti apartan version de la  sama filmo. La spektoj, ŝatoj, kaj komentoj de la originalo devis resti apartaj, do filmisto devis ĉiam elekti sian ĉefan spektantaron por ĉiu versio. Ekzemple, ĉi tiu parodio de la vampiro-filmo Krepusko (angle: Twilight) havas Esperantan version por la Usona Bona Film-Festivalo kaj anglan version por la filmfarada ludo KTL faritajn de la sama film-skipo.

Nun filmoj povas havi ne nur sian originalan sontrakon, sed oni povas elekti alilingvajn sontrakojn. Ekzemple, jen komedia KTL-filmo kun dublita sontrako en Esperanto.

Ĉi tiu nova servo ebligas ne nur dubladon, sed ankaŭ korektadon kaj komentadon. Ekzemple, fuŝa prononcado de aktoro povas difekti alikaze unuarangan Esperanto-filmon. Reĝisoro povas nun reregistri dialogon post rimarko de eraro, alŝuti la novan sontrakon, kaj tiel poste plibonigi sian filmon, konservante ĝian ĝisnunan furoron en Youtube.

Aŭskulti komentojn de la reĝisoro kutime eblis nur per fizika eldono de filmo sur disko. Nun oni povas elekti sontrakon specife por aŭdi rakontojn pri la filmado de individuaj scenoj. La jutubisto SlimeE101 rekomendas en tre populara videaĵo pri la afero, ke ni devus uzi la klingonan lingvon kiel komentan sontrakon, ĉar ĝi ne havas denaskulojn (almenaŭ sur nia planedo).

Spektu la kristnaskan Esperantan kurtfilmon ”Eĉ Pli Rara” kaj elektu la klingonan. Vi aŭskultos komentadon de la reĝisoro en Esperanto anstataŭ la dialogon.

La Usona Bona Film-Festivalo de Esperanto-USA preterpasis 200 kurtfilmojn en Esperanto pasintjare. Vi rimarkos, ke kelkaj el tiu filmaro nun havas ”kunlaborantajn” kanalojn, por ke la kanalo de individua reĝisoro aperu apud la kanalo de Esperanto-USA kaj pli da homoj (ambaŭ grupoj de abonantoj) tiel trovu ĝin.

Kiam la 8-a film-festivalo komenciĝos ĉi-jare, konkursantaj reĝisoroj povos ekplani duan sontrakon en sia denaska lingvo aŭ registri komentan sontrakon dum la filmadaj spertoj restas freŝaj en la menso.

Instruistoj povas krei instru-materialon kun post-spektadaj demandoj kaj homoj povas sendi reagajn sontrakojn ridante je la ŝercoj en komedioj. Multaj novaj aferoj povas aldoniĝi.

La grava punkto estas, ke ekde nun indas kontroli, ĉu interesa filmo en Jutubo enhavas ian aldonan aŭskultindan materialon.

Alexander Vaughn Miller

Deixe uma resposta