PMA

Raŭmisma sukceso en internacia konferenco en Grekio

salonikoEn la 7a internacia konferenco “Crossroads of Languages and Cultures: Intersecting epistemological perspectives in multilingual education” ĉe la Aristotela Universitato de Saloniko, partoprenis ankaŭ eta delegacio de Kultura Centro Esperantista, danke al firmiĝintaj rilatoj kun la ALTE-medio.

La akademia evento de la makedonia urbo kalkulis je rimarkinda ekstereŭropa publiko, plejparte el ĉinkulturaj landoj. C-ino Lorena Bellotti kaj c-ano Giacomo Comincini tien vojaĝis kaj aranĝis programeron pri esperanto laŭ la raŭmisma pensoskolo, utiligante dokumentojn jam pretigitajn kadre de la laboro en la tegmenta organizo. La prezento, sub la titolo “Identity Through Language Education: The Case of The Esperanto Citizenry”, klarigis al la ĉeestantoj la filozofiajn kaj historiajn fundamentoj ne nur de la Esperanta Civito, sed ankaŭ de ties lingvotesta sistemo kaj mekanismo de civitaniĝo.

Gaĝaj eminentuloj interesiĝis pri la studokazo kiun nia konsorcio reprezentas, lingvistike kaj institucie. Kreskas konsekvence konscio, en universitataj kaj fakaj medioj, pri esperanto kiel identigilo por diaspora lingva minoritato.

KCE

Fonto: HeKo 906 4-B, 8 apr 2026

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Raŭmisma sukceso en internacia konferenco en Grekio appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta