PMA

UK-111: La dua aliĝperiodo finiĝos la 31an de marto

Graco

La 31a de marto 2026 estas la lasta tago de la dua aliĝperiodo al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Graco (Graz, Aŭstrio) ekde la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026. Ekde la 1a de aprilo ekvalidos la trira aliĝperiodo, dum kiuj la bazaj aliĝkotizoj kreskos.

Ekzemple, por la individuaj membroj de UEA la aliĝkotizo kreskos de 240€ al 290€ en la landokategorio A, kaj de 180€ al al 215€ en la landokategorio B. Por individuaj membroj de UEA la kotizo kreskos de kreskos de 300€ al 360€ por A-landoj, kaj de 225€ al al 270€ por B-landoj.

A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B.
B: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.

Vidu la plenan kotiztabelon ĉe https://uea.org/kongresoj/kotiztabelo.

Por partopreni en la 111a UK en Graco, aliĝu ĉe: https://uk.esperanto.net.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/graco-16/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post UK-111: La dua aliĝperiodo finiĝos la 31an de marto appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta