PRINTEMPaS: Intensaj kursoj kaj ekzamenoj en Greziljono

Lernu en kurso kun Marion, Zsófia, Birke aŭ Paweł (2026-apr-17/25) kaj/aŭ plenumu internacian Esperanto-ekzamenon (2026-apr-25/26) kadre de la tradicia staĝo PRINTEMPaS en la Esperanto-kulturdomo “Kastelo Greziljono” (Francio).
En la programo
– Kurso por la niveloj A1-A2 «Ni kuneku!» gvidata de Marion Quenut
– Kurso por prepari ekzamenon B1 «Lernu kun ĝojo!» gvidata de Kóródy Zsófia
– Kurso por prepari ekzamenon B2 «Aktive al certeco!» gvidata de Birke Dockhorn
– Kurso por prepari ekzamenon C1-C2 «Kuraĝe antaŭen!» gvidata de Paweł Fischer-Kotowski
– Preparado por internaciaj KER-ekzamenoj de UEA
– Prelegoj, ludoj, ekskursoj, ateliero plumbista…
– Pianokoncerto de klasika muziko interpretata kaj komentata de Marie-Hélène Barrier
– Libroservo surloke
Legu pli pri PRINTEMPaS en la retejo de Kastelo Greziljono”
https://gresillon.org/article300.html
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post PRINTEMPaS: Intensaj kursoj kaj ekzamenoj en Greziljono appeared first on La Ondo de Esperanto.



