PMA

Iĝu gastiganto de Pasporta Servo nun!

pasporta servo

Hej, samideano! Ĉu vi…

  • havas liberan ĉambron aŭ liton en via hejmo;
  • volas helpi samideanojn, kiuj vizitas vian urbon; aŭ
  • …simple volas trinki bieron aŭ kafon kaj pasigi bonan tagon kun aliaj homoj tra la tuta mondo?

Iĝu gastiganto en la tutmonda reto de Pasporta Servo! Ni serĉas homojn tra la tuta mondo, kiuj lastatempe (aŭ ne) lernis Esperanton kaj nun deziras aparteni al tiu ĉi kreskanta reto de gastigemaj homoj en pli ol 120 landoj!

Kio estas Pasporta Servo?

Pasporta Servo (PS) estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj senpage akceptas gastojn en siaj hejmoj. Ekde 1974, ĝi faciligas la starigon de kontaktoj trans limoj de lingvoj, kulturoj kaj generacioj, kaj estas unu el la plej gravaj kaj popularaj servoj de TEJO.
Nuntempe en la servo estas registritaj pli ol 2400 gastigantoj el 121 landoj kaj ofertantaj gastigon en 1801 diversaj urboj.

Imagu: Vi estas vojaĝanta en alia lando sed vi volas ŝpari kostojn en hoteloj. Samtempe, vi ankaŭ ŝatus enprofundiĝi en la loka kulturo kaj renkontiĝi kun novaj homoj. Kial ne serĉi lokan esperantiston kaj gasti dum unu aŭ pluraj tagoj en ties hejmo, tute senpage?

Pasporta Servo konstruas inter ĉiuj esperantistoj la sentojn de komunumo, reciproka fido, kaj malfermiteco, ke vi, esperantisto, estas bonvena al la hejmoj de aliaj homoj nur pro la fakto, ke vi parolas la internacian lingvon!

Legu pli ĉe https://www.tejo.org/igu-gastiganto-de-pasporta-servo-nun/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Iĝu gastiganto de Pasporta Servo nun! appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta