PMA

La komitato de UEA aprobis statutŝanĝojn

La komitato de UEA en sabata kunsido aprobis plurajn ĉefe teknikajn ŝanĝojn en la statuto de la asocio. Pliaj ŝanĝoproponoj estos pritraktitaj post du semajnoj. ”Tute mankis tempo por vere konsideri, proponi plibonigojn aŭ amendojn anticipe”, komentas Brandon Sowers, prezidanto de Esperanto USA.

La komitato de UEA kunsidis rete en sabato.

La komitato de UEA en sabato kunvenis rete por eksterordinara kunsido por trakti ŝangojn en la statuto, la baza dokumento kiu difinas la funkciadon de la asocio. 37 el entute 54 komitatanoj el diversaj partoj de la mondo ĉeestis la kunsidon, kiu daŭris kvar horojn.

En aŭgusto dum la kunsido en Brno la komitato jam decidis, ke estu faritaj ŝanĝoj en la statuto por kongruigi ĝin al la postuloj de nederlanda leĝo pri neprofitcelaj asocioj. La leĝo validas jam de kelkaj jaroj, kaj la ŝanĝojn necesas efektivigi ĝis la mezo de la nuna jaro.

De pli ol jaro pendas alia propono pri ŝanĝo de la statuto, submetita de la usona landa asocio de UEA. Laŭ tiu propono landaj asocioj kun pli ol 250 membroj ricevu plian reprezentanton en la komitato. Intertempe aperis ankaŭ propono kun kontrasta enhavo – pri duobligo de la nombro de la komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn de la asocio.

Origine la estraro de UEA intencis meti antaŭ la komitaton nur la ŝanĝoproponojn rilatajn al la formalaj postuloj de la nederlanda leĝo, argumentante ke la aliaj proponoj ne estas sufiĉe bone preparitaj nek urĝaj.

Tamen post protestoj en la komitata diskutejo al la tagordo estis aldonitaj ankaŭ la proponoj pri la ŝanĝoj en la nombro de komitatanoj, kaj propono pri forigo de la principo ”en unu regno nur unu landa asocio”.

La sabata komitata kunsido daŭris kvar horojn.

Dum la kunsido pluraj komitatanoj, plej rimarkinde Marija Belošević, kritikis la estraron pri malbona preparo de la diversaj planataj ŝanĝoj en la statuto kaj regularo.

– Ni havu ĉion kune. Poste ni perdos tempon por diskuto, denove ni devos okupiĝi pri regularoj. Se ĉio estus bone preparita por la hodiaŭa kunsido, tiam ni ĉion povintus hodiaŭ solvi, sed nun la afero estas laŭ mi eĉ ne duone farita, ŝi diris.

–  La dokumento kun la proponitaj ŝanĝoj estis sendita al la komitato malpli ol 24 horojn antaŭ la kunveno, kaj por la specifaj ŝanĝoj ne estis komunikita la motivigo. Do tute mankis tempo por vere konsideri, proponi plibonigojn aŭ amendojn anticipe, kaj multo de tio devis esti farita dum la kunsido, kio kaŭzis ke ĝi daŭris 4 horojn kaj ke estis longaj diskutoj pri vortumoj, komentis Brandon Sowers al Libera Folio post la kunsido.

La statutŝanĝoj kiujn necesigas la nederlanda leĝo temis interalie pri tio, kio okazu se pro iu neatendita katastrofo la tuta estraro de UEA ne plu povas funkcii. Por tia eventualaĵo la asocio estonte ĉiujare elektu tri individuajn membrojn, kiuj ”okaze de forfalo aŭ malhaveblo de ĉiuj estraranoj” plufunkciigu la asocion.

Same, kaze de ”forfalo aŭ malhaveblo de la direktoro de la Centra Oficejo, la ĝenerala direktoro gvidas la Centran Oficejon ĝis la nomumo de nova aŭ provizora direktoro”, laŭ nova punkto en la statuto. Tiu ŝanĝo estis aprobita de la komitato, kvankam efektive post 2002 UEA ne havas apartan direktoron de la Centra Oficejo.

Krome oni enkondukos novan kvoruman regulon, laŭ kiu la estraro estas decidopova nur, se partoprenas kunsidon minimume kvin estraranoj. Tio celas limigi la potencon de la prezidanto sola aprobi gravajn decidojn, se pluraj estraranoj malĉeestas.

La alineo pri eksigo de aliĝinta asocio aŭ individua membro estos simpligita, tiel ke la praktika proceduro nun estos klarigita ne en la statuto, sed en la ĝenerala regularo:

Aliĝinta asocio aŭ individua membro, kiu evidente kontraŭlaboras la celojn de UEA, morale aŭ materie damaĝas ĝin, aŭ ne kontentige plenumas siajn devojn al ĝi, povas esti eksigita el la Asocio. Eksigo okazas laŭ la kondiĉoj en la Ĝenerala Regularo.

Aldone en la statuto aperos tute nova paragrafo pri intereskonflikto:

Dum kunsido de decidopova organo, se estas konstatite, ke estrarano, komitatano, dungito aŭ iu ajn alia persono, kiu agas nome de la Asocio, havas rektan aŭ nerektan personan intereson, kiu povus konflikti kun la interesoj de la Asocio, la organo decidas, ĉu la koncerna persono povas partopreni diskutojn kaj decidojn. La koncerna persono povas respondi al klarigaj demandoj. Intereskonflikto estu skribe registrita en la protokolo de la kunsido.

Pliaj detaloj pri tio, kio povas konsistigi intereskonflikton kaj kiel oni procedu, aperos en aparta regularo pri intereskonflikto. Tia regularo tamen ankoraŭ ne ekzistas.

La fina formo de la proponitaj statutoŝanĝoj rilataj al la nederlanda leĝaro estis post longa diskuto aprobita sen kontraŭaj voĉoj. Por trakti la ceterajn proponitajn ŝanĝojn en la statuto la komitato de UEA kunvenos plian fojon dimanĉe la 22-an de marto.

Brandon Sowers.
Brandon Sowers.

Antaŭ tio tiujn proponojn diskutos komitata laborgrupo, kiu estis starigita dum la sabata kunsido. Ĝian laboron kunordigos Brandon Sowers, komitatano A por Usono kaj prezidanto de la landa asocio de UEA en Usono.

Kiel membroj de la laborgrupo, krom pluraj komitatanoj, estis proponitaj la eksaj UEA-prezidantoj Mark Fettes kaj Humphrey Tonkin, kiuj aktivis dum antaŭaj statutŝanĝoj. Humphrey Tonkin tamen ne volis partopreni en la laborgrupo, dum de Mark Fettes Brandon Sowers en dimanĉo ankoraŭ ne ricevis respondon.

Certaj membroj de la laborgrupo krom li mem estas Marija Belošević, Guy Matte, François Lo Jacomo kaj Quintyn Bobb, la vicprezidanto de Esperanto USA. Partoprenos la laboron ankaŭ la prezidanto kaj ĝenerala direktoro de UEA.

Brandon Sowers opinias, ke la proponoj pri ŝanĝoj al la kvanto de komitatanoj A kaj B estas esence klaraj, kaj sekve post du semajnoj ne necesos diskuti pri komoj aŭ vortumoj, sed oni povos paroli pri la esenco.

–  Mia espero estas ke la laborgrupo povos jam trakti multajn el la punktoj, pri kiuj oni volus diskuti kaj debati, kio multe faciligus la venontan kunsidon.

Por ke ŝanĝoj en la statuto validu, ili devas esti akceptitaj de la membroj de UEA en ĝenerala voĉdonado.

Tiu laborpostula kaj kosta poŝta voĉdonado estos komencita nur post la sekva kunsido, do teorie eblas ke pliaj ŝanĝoj, krom tiuj necesigataj de la nederlanda leĝo, estos inkluzivitaj en ĝi.

Deixe uma resposta