PMA

Estraro de TEJO 2026

Estraro de TEJO

Laŭ la suba informo, aperinta en la retejo de TEJO, en la nuna estraro de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas ses personoj: du el Brazilo, du el Madagaskaro kaj du el Demokratia Respubliko Kongo, kaj neniu el Azio, Eŭropo, Norda Ameriko kaj Oceanio:

«Post ŝanĝoj en la Estraro de TEJO, la Komitato elektis du novajn estraranojn por la mandato 2025-2026. Jean de Dieu Kikako iĝis Ĝenerala Sekretario kaj Ranja Lydie Zafinifotsy iĝis senofica estrarano.

Agrablan kunlaboron kaj sukcesan agadon!

La nuna Estraro estas:
Prezidantino: Ana Ribeiro
Vicprezidanto: Ikvero Almeida Silva
Ĝenerala Sekretario: Jean de Dieu Kikako
Kasisto: Mihary Andrianirina
Estrarano: Ranja Lydie Zafinifotsy
Estrarano: Espoir Ngoma Kasati

Dankon al Snehaĝa Venkatesh kaj Alexandre Basque pro ilia ĝisnuna laboro».

Fonto: https://www.tejo.org/estraro2026/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Estraro de TEJO 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta