PMA

Kroatio: Kongreso, ekskurso kaj feriado

karlovac

La 14a kongreso de kroatiaj esperantistoj okazos la 19-21an de junio 2026 en Karlovac. La ĉefa kongresa programo okazos sabate, la 20an de junio. Vendrede, la 19an de junio, ni havos je dispono por leĝera trarigardo de la urbo kaj surloka amikumado, kun eventuala interkona vespero kaj komuna vespermanĝo. La kongresa ekskurso okazos dimanĉe, la 21an de junio. Se vi ne povas partopreni la tutan kongreson, ĉeestu almenaŭ la sabatan programon.

La kongresa ekskurso inkluzivos viziton al kastelo Dubovac, veturadon per turisma ŝipo Zora sur la rivero Kupa, viziton al kastelo en Ozalj kaj trarigardon de la urba akvario Aquatica.

Post la kongreso, la 22-29an de junio okazos la 3a Adriatika feriado en Prvić Luka.

Legu pli kaj aliĝu ĉe https://esperanto.hr/wp/eo/14-a-kongreso/

Foto: Suradnik13. Wikimedia Commons, CC BY-SA 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=45591414

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/kroatujo-10/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Kroatio: Kongreso, ekskurso kaj feriado appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta