Belartaj Konkursoj de UEA: Unu monato ĝis la limdato

Hodiaŭ komenciĝis marto, kaj tio signifas, ke restas nur unu monato ĝis la 31a de marto – la absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj por la 77aj Belartaj Konkursoj de UEA.
Ĉi-jare estas naŭ konkursaj branĉoj:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200×65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Mikronovelo: (maksimuma longo 100 vortoj). La unua premio nomiĝas Premio Paula Adúriz.
Sciencfikcio kaj Fantasto: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Charles Power.
Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita.
Mallonga teatraĵo (monologo, skeĉo, unuaktaĵo ktp): (daŭro inter 10 kaj 15 minutoj). La unua premio nomiĝas Premio María Cuevas.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400×65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2024. Aljuĝata estas nur unu premio.
Kantoteksto: maksimuma longo ne fiksita.
Legu pli pri la 77aj Belartaj Konkursoj ĉe https://sezonoj.ru/2025/10/gk-298/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Belartaj Konkursoj de UEA: Unu monato ĝis la limdato appeared first on La Ondo de Esperanto.



