PMA

Konkurso: Partoprenu IJK-n 2026

ijk

La Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2026 okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026 en Tiana, Katalunio. Por la sukceso de IJK gravas la partopreno de junuloj el ĉiuj mondopartoj, kiuj kontribuas al la programo kaj organizado de la kongreso.

Financa subteno estas havebla por tiuj, kiuj deziras partopreni en la kongreso, kaj pro siaj kompetentoj kaj kontribuoj al la movado meritas tion, sed ne disponas pri ekonomiaj rimedoj por tion realigi. Ĉiun jaron TEJO malfermas konkurson, en kiu ĝi elektas kandidatojn kiuj kontentige plenumas certajn kondiĉojn.

Kiel la fonduso povas subteni vin?

La fonduso kovras:

  • ekde 50% ĝis 75% de vojaĝkostoj en la plej malmultekosta kaj laŭeble plej direkta maniero;
  • ĝis 100% de kostoj de loĝado kaj manĝado en la plej malmultekosta kategorio dum la kongreso;
  • ĝis 100% de la programkotizo; kaj
  • ĝis 100% de la vojaĝasekuro bezonata dum la tuta vojaĝo.

Laŭ financaj rimedoj disponeblaj, TEJO povas kovri ankaŭ la kotizon de via kandidatiĝo por vizo al Hispanio kaj povas sendi al vi oficialan invitleteron, se vi tion bezonas.
La fonduso ne kovras poŝmonon, ekskursojn, aliajn kongresajn servojn, kaj eventualajn kromvojaĝojn aŭ elspezojn kiuj ne rilatas al la kongreso.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi:

  • esti individua membro de TEJO je la momento de kandidatiĝo;
  • aĝi inter 18 kaj 35 jarojn dum IJK;
  • posedi konversacian lingvonivelon de Esperanto, ekde minimume nivelo A2 de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) pri lingvoj;
  • havi validan pasporton je la momento de kandidatiĝo, kun minimume ses monatoj da valideco ĝis la fino de la tuta vojaĝo;
  • sendi plenigitan formularon kun rekomendleteroj el minimume du (2) individuaj membroj de TEJO;
  • havi klarajn planojn pri estonta agado en la Esperanto-movado, ekz-e, kiel IJK povas pozitive helpi ilin daŭrigi sian aktivadon en TEJO kaj/aŭ la loka movado; kaj
  • klarigi neeblon alimaniere financi propran partoprenon en la kongreso.

Prioritataj estas kandidatoj, kiuj kandidatiĝas por sia unua IJK. Kandidatoj kiuj partoprenis antaŭan IJK-n laŭeble klarigu en siaj motivleteroj kial ili aparte bezonas partopreni ĉi tiun kongreson kaj kion ili povas alporti al ĉi tiu kongreso.

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/ppijk-2026/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Konkurso: Partoprenu IJK-n 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta